Objekto Subjekto Verbo

la vortordo kiel “pomon mi manĝas”; uzata kiel la ordinara vortordo en iuj Amazon-basenaj lingvoj; uzata por emfazi la objekton en Esperanto kaj aliaj lingvoj

Laŭ lingva tipologio, OSV estas unu el la plej maloftaj ĉefaj vortordoj inter la lingvoj de la mondo.

Vort-
ordo
Esperanta
ekvivalento
Proporcio
de lingvoj
Ekzemplaj
lingvoj
SOV "Mi vin amas." 45%
 
hindia, japana, latina
SVO "Mi amas vin." 42%
 
angla, ĉina, rusa
VSO "Amas mi vin." 9%
 
hebrea, irlanda, zapoteka
VOS "Amas vin mi." 3%
 
baure, fiĝia, malagasa
OVS "Vin amas mi." 1%
 
apalai, hixkaryana, tamila
OSV "Vin mi amas." 0% jamamadí, warao, xavante

Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]

Ekzemple:

La muson la kato ĉasas.

Tiu vortordo estas plej ofte uzata en:

La sardinia dialekto de la itala ofte uzas OSV.

Ĝi okazas en pluraj planlingvoj, ekzemple Teonaht, kie la aŭtoro de la lingvo celas ekzotismo. La rolulo Yoda en la filmserio Star Wars parolas per pli-malpli OSV vortordo, sed ne tute konsekvence.[1]

 Formo: Objekto - Subjekto - Verbo

Komparu kun SOV, SVO, VSO, VOS, OVS.

Referencoj redakti

  1. Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
  2. Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en