La Objekto de Hoag estas netipa galaksio de la tipo nomata ringa galaksio. La ekzisto de tiu objekto kaj ĝia nekutima strukturo fascinas multajn profesiajn kiel hobiajn astronomojn. La galaksio estas nomata laŭ Arthur Allen Hoag kiu malkovris ĝin en 1950 kaj identigis ĝin aŭ planeduma nebulozo aŭ eksterordinara galaksio (angle peculiar galaxy) kun 8 miliardoj da steloj. La objekto de Hoag estas parto de la stela konstelacio serpento kaj situas en distanco de proksimume 540 milionoj da lumjaroj de la Tero.

la Objekto de Hoag, fotita per la kosmoteleskopo Hubble