Oborín situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Oborín, hungare Abara estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo.

Situo redakti

Oborín situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ flankovojoj. Michalovce troviĝas 30, Trebišov 26 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1221. Iam fortikaĵo konstruiĝis kiu malkonstruiĝis en 1471. La komunumo ricevis la rangon kampurbo kun rajto pri bazarado en la 15-a jarcento. En 1910 loĝis en Abara 721 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Abara apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Abara rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Oborín plejparte hungaroj.

Vidindaĵoj redakti

  • fundamente gotika, nun baroka kalvinana preĝejo de 1796
  • restaĵo de la fortikaĵo

Eksteraj ligiloj redakti