Obrechies
Obrechies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 255 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Obrechies | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Maubeuge-Sud |
INSEE kodo | 59442 [+] |
Poŝtkodo | 59680 |
Kodo laŭ INSEE | 59442 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Michel Duveaux 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 255 (1 999) |
Loĝdenso | 46 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°13′14″N 4°01′36″O / 50.22056°N, 4.02667°O (mapo) Koordinatoj: 50°13′14″N 4°01′36″O / 50.22056°N, 4.02667°O (mapo) |
Alto | 138 m - 207 m |
Areo | 5,45 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 13′ 14″ Nordo 4° 01′ 36″ Oriento / 50.2205555556 °N, 4.02666666667 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Obrechies [+] | |
Geografio redakti
Obrechies estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 5,45 km².
Vidindaĵoj redakti
La loka preĝejo estis dediĉita al Sankta Marteno kaj konstruita en 1559. La sonorilturo, kiu konsistas el brikoj kaj ŝtonoj, datiĝas de 1737. Interne videblas bela ligna volbo kaj 18-a jarcenta konfesejo de la renesanca stilo, ambaŭ klasifikitaj kiel Monumentoj historiaj.
Sur la placo de la vilaĝo staras tilio, kiu estis plantita dum la franca revolucio de 1789.
Administrado redakti
Obrechies apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.