Obrzycko
urbo en nuntempa Pollando
Obrzycko estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Obrzycko en distrikto Szamotulski. La urbo situas ĉe la enfluejo de Sama rivero en Varton.
Obrzycko | |||
Blazono | |||
urba municipo de Pollando | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Obrzycka | ||
Provinco | Grandpollando | ||
Distrikto | Distrikto Szamotulski | ||
Komunumo | Komunumo Obrzycko | ||
Speco de komunumo | Urba | ||
Urba komunumo | Jes | ||
Urborajtoj | 1458-1580, 1638-1934, 1990 | ||
Koordinatoj | 52° 42′ N, 16° 32′ O (mapo)52.70638888888916.529166666667Koordinatoj: 52° 42′ N, 16° 32′ O (mapo) | ||
Areo | 3,72 km² | ||
Loĝantaro | 2172 (en 2004) | ||
Loĝdenso | 580,4 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 64-520 | ||
Telefona antaŭkodo | 61 | ||
Aŭtokodo | PSZ | ||
TERYT | 4303924011 | ||
Estro | Andrzej Grzeszczyk | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | Rynek 19 | ||
Poŝtkodo de estraro | 64-520 | ||
Telefono de estraro | 61 291-31-87 | ||
Fakso de estraro | 61 291-32-48 | ||
Komunuma retejo | http://www.obrzycko.pl/ | ||
Historio[1] redakti
- 1238 – Obrzycko estas unue menciita;
- 1458 – Obrzycko ekhavas urborajtojn;
- 1580 – Obrzycko perdas urborajtojn;
- 1628 – kreiĝas lutera komunumo;
- 1638 – danke al posedanto de Obrzycko - Krzysztof Radziwiłł, la urbo denove ricevas urborajtojn;
- 1793 – la urbo iĝas parto de la germana ŝtato Prusio;
- 1909 – Obrzycko ekhavas fervojan kontakton kun Wronki kaj Oborniki;
- 1918 – la urbo iĝas pola;
- 1934 – Obrzycko perdas urborajtojn;
- 1948 – konstruiĝas publika biblioteko;
- 1955 – urba stadiono estas malfermita;
- 1990 – Obrzycko reakiras urborajtojn.
Kulturo redakti
- Je la fino de 2017, publika urba biblioteko ĉe la strato Marcinkowskiego enhavis 22 512 volumojn;
- la Obrzycka Kulturcentro estis likvidata en 2005;
- ekde 2002 ekzistas la Societo de Amikoj de Obrzycka Lando;
- en 2017 estiĝis la Kultura Societo de Obrzycko.
Sporto redakti
Objektoj:
- gimnastikejo apud lernejoj en Obrzycko,
- piedpilka ludkampo ĉe la strato Sportowa,
- tenisejo ĉe la strato Kopernik,
- ekstera gimnastikejo en parko ĉe la strato Kuźnice.
Vidindaĵoj redakti
- baroka preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo de 1714;
- Obrzycka urbodomo de la 18-a jarcento;
- Evangelia preĝejo de 1911;
- eksinagogo ĉe la strato Kruppika;
- ekstrajnstacio ĉe la stratoj Kolejowa kaj Dworcowa.
Referencoj redakti
- ↑ Schwartz Marian „Almanach Obrzycki 1238–1988 – 750 lat Obrzycka”, Obrzycko 1988.