Oceanografio (ankaŭ nomata oceanologiomara scienco) estas la studo pri la oceanoj de la tero kaj iliaj interligitaj ekosistemoj kaj kemiaj kaj fizikaj procesoj. Estas kvin ĉefaj fakoj en la scienco:

  1. Mara geologio, inkluzive de tektoniko kaj alia studado pri la oceana fundo.
  2. Fizika oceanografio, kiu traktas la fizikajn ecojn de la oceano (kiel ĝian temperaturo-salecan strukturon kaj fluojn).
  3. Kemia oceanografio - la studo pri la kemio de la oceano.
  4. Biologia oceanografio - ankaŭ kelkfoje konsiderita parto de mara biologio, kiu estas la studo pri la flaŭro kaj faŭno de la oceano.
  5. Meteologia oceanografio, kiu traktas tion, kiel la atmosfero kaj la oceano interagas.
Termohalina cirkulado

Oni povas diri, ke la komenco de oceanografio kiel aparta scienco estis en 1872, kiam Charles Wyville Thomson kaj John Murray ekiris kun la Ekspedicio Challenger (1872-1876). Estis ĉirkaŭ tiu tempo, kiam diversaj nacioj decidis, ke - ĉar ili multe uzis la oceanoj komerce - ili devus investi pluan agadon en la scienca studado de la oceanoj. Diversaj nacioj, privataj homoj kaj institucioj dissendis ekspediciojn kaj oni kreis instituciojn dediĉitajn al la studo de oceanografio.

La unua monda organizo de oceanografio, la International Council for the Exploration of the Sea (ICES) (vd. angle) (Internacia Konsilio por la Esplorado de la Maro), kreiĝis la 22-an de julio 19021901(?), en Kopenhago, Danio.

Oceanografiaj Institucioj redakti

Oceanografoj redakti

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti