Oceanus Procellarum

La Oceanus Procellarum (latine "Maro de la Ŝtormo") estas granda luna maro en okcidenta parto de la terproksima flanko de la Luno. Procellarum estas la plej granda luna maro kun surfaco de pli ol 400.000 km² kaj etendiĝo de 2.500 km en nord-suda direkto.

Oceanus Procellarum
Luna oceano [+]
Koordinatoj20° 40′ 12″ N, 56° 40′ 48″ U 20.67-56.68Koordinatoj: 20° 40′ 12″ N, 56° 40′ 48″ U [+]
Vikimedia Komunejo:  Oceanus Procellarum [+]
vdr
Mons Rümker, Norda parto de la Oceanus Procellarum

La maro de Ŝtormo estiĝis per vulkana aktivado, dum kiuj la bazalta magmo kovris la areon per dika, preskaŭ plata materialo. Procellarum situas ne en vulkana enfrapego - kiel aliaj maroj-, sed ĝi havas neregulan formon. Ĉe randoj de la maro situas malgrandaj golfoj, maroj, inter ili Mare Nubium kaj Mare Humorum sude. En nordoriento, Oceanus Procellarum estas dispartigita de Mare Imbrium per Montes Carpatus.

La senhoma lunsondilo Surveyor 1 kaj 3 same kiel Luna 9 kaj 13, surluniĝis en Oceanus Procellarum, same la homa Apollo 12-misio.