Ochánduri [oĈANduri] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro Sir deklivo al la rivero Tirón.[1]

Ochánduri
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26213
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 3° 0′ U (mapo)42.5248501-3.0029945 [+]
Alto 550 m [+]
Areo 11,72 km² (1 172 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ochánduri (Provinco Rioĥo)
Ochánduri (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Ochánduri
Ochánduri (Hispanio)
Ochánduri (Hispanio)
DEC
Situo de Ochánduri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ochánduri [+]
vdr
La malgranda municipa teritorio de Ochánduri.
Pordego de la preĝejo de Ochánduri.
Ermitejo de Legarda.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Ochánduri. Ĝi estas eŭska toponimo kiu devenas el otĉo kun signifo “lupo”, andia ofta radiko kun signifo “granda” kaj (h)uri sufikso ofta en la eŭskdevena toponimio kun signifo “vilaĝo aŭ loĝloko”. Tial la kompleta signifo de la toponimo estus "vilaĝo de granda lupo". Aparte "Ochanda" estas persona nomo kiu aperas dokumentita laŭ variaj citaĵoj kun diversa literumado kiel por ekzemplo: Turo de doña Ochanda en Vitorio kaj Ochandiano en Biskajo.[2]

La loko aperas en dokumento de 1101 por donaco al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla de posedaĵoj en Herramélluri kaj "Oggaduri". En 1160 la reĝo Sanĉo la 6-a de Navaro, konkeris kelkajn zonoj de Rioja, kiel Logroño kaj Nájera, kaj donis al la preĝejo de Santo Domingo de la Calzada la preĝejon de Sankta Mikaelo de Ilagardia de Ochánduri, eble kie nun estas la ermitejo de la Virgulino de Legarda.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. «REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 6an de Novembro 2020.