Odenwald

mezalta montaro en sudokcidenta Germanio

La regiono Odenwald, esperante Odenvaldo, estas mezmontaro en la centro de Germanio, kies plejparto situas en la sudo de la federacia lando Hesio, sed ioma parto ankaŭ en la nordoriento de Bavario kaj la nordokcidento de Baden-Virtembergo. Ĝia centro estas la distrikto Odenwald ĉirkaŭ la mezepokaj urbetoj Michelstadt kaj Erbach, sed la areo entute kovras la tutan regionon inter la rejna ebenaĵo inter Darmstadt kaj Heidelberg okcidente, la regioneto Kraichgau proksime de la rivero Neckar sude, la rivero Majno oriente kaj linio inter la urboj Aschaffenburg kaj Darmstadt norde. La parteto sude de la rivero Neckar nomiĝas "eta Odenwald".

Odenwald
Mezmontara regiono
mezalta montaromontara sistemo [+]

LandoGermanio

Supermara alteco626 m ü. NHN [+]
- koordinatoj49° 35′ 2″ N, 9° 1′ 18″ O (mapo)49.5839939.021749Koordinatoj: 49° 35′ 2″ N, 9° 1′ 18″ O (mapo)
Plej alta punktoKatzenbuckel [+]
Areo2 500 km² (250 000 ha) [+]

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Odenwald (Hesio)
Odenwald (Hesio)
DEC
Odenwald
Odenwald
Lokigo de Hesio en Germanio

Map
Odenwald
Vikimedia Komunejo:  Odenwald [+]
vdr
la monto Katzenbuckel ĉe Eberbach
la lago Eutersee ĉe Erbach-Bullau kaj Hesseneck
la rivereto Gersprenz en Dieburg
la rivereto Mümling en Erbach
Buchen
grimpejo en Breuberg-Hainstadt
la monto Melibokus
Mosbach
Fortikaĵo Breuberg

Geologio redakti

Kiel tre multaj mezomontaroj de Germanio, la Odenvaldo ekestis antaŭ pli ol 300 milionoj da jaroj dum la geologia epoko Devonio, kiam koliziis la kontinentoj Pra-Eŭropo kaj Pra-Afriko.

Dum la geologia epoko Triaso antaŭ 200 milionoj da jaroj la teritorio denove malaltiĝis, kaj ekestis la "ĝermana ebenaĵo", kies grundo kovriĝis per plurmetra tavolo de sablo, kiu poste iĝis sabloŝtono, kaj super tio ekestis granda maro, pri kio atestas multaj konkaj sedimentoj.

Dum postaj jarmilionoj ankoraŭ aldoniĝis pliaj tavoloj de sedimentoj.

Kiam la teritorio de la hodiaŭa Odenvaldo denove leviĝis antaŭ pli-malpli 180 milionoj da jaroj, plurcent metroj da sedimentoj forviŝiĝis de pluvo kaj vento, sed la plej solidaj sabloŝtonaj tavoloj restis kaj konsistigis la nunan mezmontaron. En la orienta parto bone videblas la eks-maraj konkaj ŝtontavoloj super la sabloŝtona tavolo.

Antaŭ 60 ĝis 50 milionoj da jaroj ekestis vulkanoj laŭlonge de aparte prema geologia zono. Inter la postrestoj de vulkanoj estas la monto Otzberg [Otsberk] okcidente de la urbeto Groß-Umstadt, sur kiu tronas frumezepoka burgo, alia la plej alta monto de la regiono, la Katzenbuckel [Katsnbukl] apud Eberbach. En la sulko de tiu aparte prema geologia zono la riveretoj Gersprenz [Gerŝprents] kaj Weschnitz [Veŝnits] fosis sian vojon.

Proksimume samtempe la rejna ebenaĵo malaltiĝis, ankoraŭ nun malaltiĝas pli-malpli unu milimetron jare, kaj relative al tio la stabila mezmontaro Odenwald aspektis pli kaj pli alta.

Historio redakti

  • Ĉirkau la jaro 400 antaŭ Kristo keltoj ekloĝas en preskaŭ la tuta suda Germanio. La mezmontaro Odenwald tamen estas kovrata de apenaŭ pasebla praarbaro kaj preskaŭ ne loĝata. Dum la postaj tri jarcentoj ĝermanoj pli kaj pli forpelas la keltojn okcidenten al la hodiaŭa Francio.
  • Dum la jaro 70 post Kristo la Romia regno okupas la sudorienton de la Odenwald, ĉirkaŭ la jaro 130 sub la romia imperiestro Hadriano ekestas fortika limo, kiu ĉi-regione konstruiĝis de Bad Wimpfen norden tra la mezmontaro al la rivero Majno. 25 jarojn poste la limo ŝoviĝas 30 kilometrojn orienten, kaj preskaŭ la tuta Odenwald estas romia.
  • Ĉirkaŭ la jaro 260 la romianoj devas cedi la regionon al la alemanoj, ĝermana tribo kiu mem en la 5-a jarcento devas cedi al la frankoj.
  • Dum la 7-a kaj 8-a jarcentoj irlandaj kaj skotaj monaĥoj kristanigas la regionajn loĝantojn, post kiam la tuta franka imperio oficiale iĝis kristana.

La pli fekunda orienta parto de la mezmontaro altiras pli multajn loĝantojn, dum la centra parto nur loĝiĝas pli dense ekde la 9-a jarcento.

Etimologio redakti

Daŭre homoj diskutas pri la deveno de la vorto Odenwald. Plej verŝajnas la teorio, ke la alemanoj baptis la regionon "Odins Wald", do "arbaro de Odino", laŭ la plej supra ĝermana dio, kiu havis la nomojn Odino kaj Votano. Pliajn teoriojn skizas la germanlingva vikipedia paĝo pri la mezmontaro.

Mitologio redakti

En la Nibelunga sagao la heroo Siegfried [Zikfrit], kiu antaŭe famiĝis pro mortigo de drako kaj tial kromnomiĝis Sigfrido la drakmortiginto, de la urbo Worms ekskursas en la Odenvaldon por ĉasado, tie murdiĝas fare de la kontraŭulo Hagen de Tronje. Ĉar la ekzakta loko en la vasta arbarego ne konatas, pluraj komunumoj disputas pri la honoro, esti la "murdejo de heroo Siegfried".

Topografio redakti

Montoj redakti

Plej altas la montoj

Rigardante el la rejna valo, aparte elstaras la montoj

Riveretoj redakti

En la Odenvaldo fontas multaj riveretoj. Inter ili la plej longaj estas

Lagoj redakti

Aldoniĝas iuj lagoj, inter kiuj plej konatas la

  • lago Eutersee proksime de Erbach-Bullau kaj Hesseneck, kaj la
  • akvobaraĵo Marbach-Stausee iom sude de Erbach

Politika disdivido redakti

La regiono disdividiĝas inter sep distriktoj.

En Hesio (do la centro, nordo kaj okcidento de la Odenvaldo) troviĝas la

En Bavario (do la oriento de la mezmontaro) situas la

kaj en Baden-Virtembergo (do la sudo) la

La eksterdistriktaj urboj Darmstadt (nordokcidente) kaj Heidelberg (sudokcidente) troviĝas rande de la mezmontaro.

Vidindaĵoj redakti

  • La montareta regiono estas plena je etaj, historiaj urboj kun mezepokaj urbokernoj el ŝtonaj kaj trabfakaj konstruaĵoj. Michelstadt, Erbach kaj la eta Beerfelden en la centro, Dieburg, Reinheim, Groß-Umstadt kaj Babenhausen je la norda rando, Darmstadt, Seeheim-Jugenheim, Bensheim kaj Heppenheim je la okcidenta, Heidelberg, Eberbach kaj Buchen je la suda, Walldürn, Miltenberg kaj Aschaffenburg je la orienta estas nur ekzemploj.
  • El inter la ruinoj de mezepokaj fortikaĵoj sur odenvaldaj montoj aparte menciindas tiuj de Alsbach, Auerbach, Breuberg, Lindenfels, Lichtenberg, Otzberg, Reichenberg (Reichelsheim), Rodenstein (Fränkisch-Crumbach), Starkenburg (Heppenheim) kaj Weinheim.
  • Sur flanko de la monto Felsberg (514 m) norde de la komunumo Lautertal troviĝas la "Roka Maro", aro de monolitoj, kiuj aspektas, kvazaŭ torenta riverego el ŝtonegoj subenfluas de la monto. Jam la romianoj kaj ĉiuj sekvaj generacioj forprenis monolitojn por konstruado, sed restas tiom da, ke precipe infanoj en lerneja aĝo tre amuziĝas supren- aŭ subengrimpante la ŝtonaran torenton.
  • En Buchen-Eberstadt dum 1971 malkovriĝis unu el la plej signifaj stalaktitaj kavernoj de Germanio, kiu viziteblas.
  • En Breuberg-Hainstadt inter Höchst im Odenwald kaj Mömlingen troviĝas kruta sabloŝtona monto, kiu dum antaŭaj epokoj ankaŭ liveris ŝtonojn por konstruado, sed nun speciale taŭgas por sporta grimpado. Asocio montogrimpa flegas la vojojn ĉirkaŭajn, kaj preparis grimpejon aparte sekurigitan per ŝtalaj drategoj.
  • Ĉirkaŭ la monton Katzenbuckel gvidas "kristala eduko-pado", kiu interese bildigas la vulkanan geologian pasintecon de la regiono.
  • Kompreneble la vastaj arbaroj invitas je migrado. La montetoj ligiĝas per reto de migraj vojoj, kiuj sume longas pli ol 10.000 kilometrojn.

Trafiko redakti

Vojoj redakti

El aliaj regionoj de Germanio la randoj de la Odenvaldo bone atingeblas per la aŭtoŝoseoj A 3 de nordokcidento (Kolonjo) kaj oriento (Nurenbergo), A 5 de nordo (Kaselo) kaj sudo (Bazelo), A 6 de okcidento (Saarbrücken) kaj sudoriento (Heilbronn). Ene de la mezmontaro tamen ne ekzistas ajna aŭtoŝoseo: la planita daŭrigo de la "odenvalda" aŭtoŝoseo A 45 de nordo en la regionon neniam realiĝis.

Por aŭta trafiko tial gravas iuj federaciaj vojoj, kiuj tamen nur esceptaokaze (B 45 Dieburg-Hanau kaj B 26 Dieburg-Darmstadt) similas al aŭtoŝoseo, sed plejparte estas kurboriĉaj vojetoj, kiuj ĝenerale ne ĉirkaŭpasas komunumojn, sed gvidas ĉiun trafikon tra ili:

La federacia vojo B 38 foriras de la B 26 suden tra Reinheim, Groß-Bieberau, Brensbach, Reichelsheim, Fürth, Mörlenbach kaj Birkenau al Weinheim (aŭtoŝoseo A 5).

Krome tra la Odenvaldo gvidas la teme orientitaj turismaj vojoj "Nibelungen-" kaj "Siegfriedstraße", la "Germana Trabfaka Vojo" kaj la "Feria Vojo Alpoj-Balta Maro" – parte laŭlonge de la menciitaj federaciaj vojoj,

Fervojaj linioj redakti

 
la fervoja ponto Himbächel iras super odenvalda valo

Laŭlonge de la pitoreskaj valoj de la riveretoj Weschnitz, Mümling kaj Gersprenz eblas bone bicikli, dum la ceteraj vojoj tra la Odenvaldo estas parte sufiĉe deklivaj. En praktike ĉiuj trajnoj bicikloj malmultekoste kunporteblas, tial ke kombino de biciklado kaj trajnado plialtigas la nombron de bicikle atingeblaj celoj (aparte kun infanoj, kiuj ne pretas aŭ kapablas tre grandan distancon bicikli).

Ligiloj (ĉiuj germanlingvaj) redakti