Offagna

komunumo de Italio

Offagna (prononcu: Ofanja) estas urbeto kaj komunumo de Italio, en regiono Marche / Markio, en provinco Ankono / Ancona.

Offagna
Offagna
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AN Ankono (2005)
Geografia situo 43° 32′ N, 13° 27′ O (mapo)43.53333333333313.45Koordinatoj: 43° 32′ N, 13° 27′ O (mapo)
Alto super marnivelo 306 m
Areo 10 (2005) km²
Loĝantaro 2047 (2023)
Loĝdenso 193 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Ankono / Ancona, Osimo, Polverigi (2005)


Poŝtkodo 60020
Imposta kodo G003
Kodo laŭ ISTAT 042033
Telefona prefikso 071
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Dum la Mezepoka Festo de Offagna en la historia spektaklo ĉefan rolon ludas Ensemblo de Tamburoj de Offagna konata en tuta Italio kaj eksterlande.

La Roka Kastelo en Offagna

Geografio redakti

La urbeto estas situinta ĉirkaŭ la iama fortreso konstruita sur la pinto de monteto (306 m. super la marnivelo), nur 15 km distance de la urbo Ankono / Ancona. Plej oportune estas veni al la urbeto per aŭtovojo n-ro 14 de Ankono suden.

Historio redakti

Ne estas multe da ligoj kun la Romia Imperio aŭ antaŭ la romia tempo.

Certaj unuaj historiaj mencioj venas de Mezepoko kiam arkiepiskopo de Raveno / Ravenna donacias teron en Markio al kelkaj germanaj nobeloj .

Dum la 12-a ĝis la 15-a jarcento la historio de urbeto Offagna estis forte ligita kun la urbo Osimo kiu estas situinta tute najbare de la ĝia urbolimo.

Komence de la 12-a jc sur tiuj terenoj okazadis bataloj inter gelfoj t.e. partio en la mezepoka Italio, kiu defendis la papan potencon kaj la sendependon de la urboj, kontraste al la gibelinoj, kiuj estis por la hegemonio de la germanaj imperiestroj de la familio Hohenstaufen, ekz. Frederiko la 2-a. Osimo apogis gibelinojn pro tio perdis la episkopan katedralon kaj urborajtojn.

Tio komenciĝis la falon de la urbo, kiun subigas potenca familio Malatesta, i.a. Karlo la 1-a Malatesta el Rimini kaj poste de kondotiero Francesco Sforza sendita de Visconti la princo de Milano, por malfortigi la papan potencon kaj ŝtaton. Dum la jaroj 1486-1487 la urbon kaptas kapitano Boccoli di Guzzone, kaj poste li subigis je la potenco de papa armeo. En la jaro 1445 laŭ decido de papo Eŭgeno la 4-a la urbo estis transdonita al Respubliko de Ankono kaj tiam dum la jaroj 1454-1456 oni konstruis la nunan kastelon (unu el la dudeko en la regiono), kiu gardis la limon de la lando ĉe la rivero Aspio.

La jaro 1532 estas fino de la Respubliko de Ankono, kaj ĝi fariĝis la parto de Papa Ŝtato ĝis la Unuiĝo de Italio.

Malgraŭ nemultaj historiaj faktoj, kiuj okazis en Offagna, tamen la ekziastantaj tie belaj palacoj atestas ke la rolo de la urbo estis signifa. Tio estas unu el la plej belaj lokoj en Italio, kaj de majo 2013 la urbo havas sian oranĝkokoran flagon.

 
Blazono de gibelinoj (familio Pio)

Urboj de gibelinoj redakti

 
Blazono de gelfoj (familio Roberti)

Urboj de gelfoj redakti

Interesaj monumentoj redakti

  • Rocca di Offagna /Kastelo de Offagna/ – la ĉefa kastelo estas unu el la 20 gravaj fortresoj en la defendsistemo de Respubliko Ankono kaj celis ĉefe al la defendo de potenca urbo Osimo.

Ĝi estas ekzemplo de la milita arkitekturo kaj estis konstruita sur la kvadrata plano en la jaro 1454 laŭ mendo de la urbo Ankono kaj nun post multaj renovigaj laboroj aspektas majeste kun turo angula kaj centra turo, la lasta estis la ĉefa defendpunkto kiel kutime en ĉiuj mezepokaj kasteloj. La kastelo situas sur la monteto superanta la tutan regionon kun multaj fortikaĵoj.

La kastelo havas du leveblajn pontojn, kaj dum sieĝoj estis praktike nevenkebla. Por konstrui la dikajn murojn oni uzis specialan morteron imunan je pulvopafilaro. En la centra kvin-etaĝa turo (40 m alta) en la teretaĝo estas profunda je 30 metroj puto, kiu dum la sieĝo garantiis akvon. Inter la dua kaj tria etaĝo estis la enirejo al la ĉambroj de kastelestro. Ĉe la pinto de la turo troviĝas la alarm-sonorilo kaj sur ĝi gravurita helpalvoko al Dipatrino Maria datita 1477 kaj krome nomo de ĝia donacinto.

  • Vilao Montegallo, jen la sekva ege interesa monumento. Ĝi estis konstruita en la jaro 1500 kaj riĉe ornamita de Niccolò Pomarancio [Pomaranĉio]. La vilao estis konstruita laŭ projekto de Andrea Vici [Viĉi], en la projekto estas videblaj elementoj de la stilo de Bibbiena.(Bibbiena estas urbeto apud Arezzo).

Muzeoj redakti

  • Muzeo de la Rocca di Offagna / Kastelo de Offagna

Estas tie portempaj ekspozicioj kaj interesa kolekto de antikva armilaro, de la prahistorio ĝis la nunaj tempoj.

  • Muzeo de la natursciencoj, fondita en Ankono en la 19-a jc kaj nun 1997 troviĝas en Offagna.

La kolekto enhavas lokan kaj ekzotikan faŭnon kaj la esplorinstrumentoj de Luigi Paolucci kiu estas la fondinto de la muzeo.

  • Muzeo de la Liberigo de Ankono, en kiu troviĝas kolekto de armilaro kaj fotoj pri la alveno de la Aliancanoj dum la Dua Mondmilito i.a. de polaj taĉmentoj. [1].

Ekonomio redakti

Ĉefe kulturado de vinberoj, grenoj kaj furaĝaj plantoj. Krome estas malgranda pakaĵ- kaj metalindustrio.

Administrado redakti

Sporto redakti

Sportkonstruaĵoj redakti

  • Urba Stadiono.

Piedpilko redakti

La loka piedpilka teamo de Offagna kunigis kun Sirolo Numana kreante la Conero Dribbling (amatora futballigo).

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-03. Alirita 2013-08-18.

Demografia evoluo redakti

En januaro 2010 la komunumo havis 1884 loĝantojn kun denseco de loĝantaro 178,9 /km².

Esperanto redakti

Eblas kunlaboro kun la pola ĝemelurbo Malbork, kie estas aktiva Esperanto Rondo "Kastelo" kaj Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL).

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti