Oficeja ludilo estas dekora elemento sen praktika labora funkcio, kutime metita sur la skribtablo de oficeja laboristo. Ĝi ne helpas al la laboraj taskoj, sed celas provizi dekoracion aŭ plezuran rigardon, malpezigi streson aŭ inspiri kreivon.[1] La Neŭtona pendolo estas klasika ekzemplo de oficeja ludilo.

La dekora ludilo Neŭtona pendolo

Funkcioj redakti

Malsamaj tipoj de oficejaj ludiloj provizas malsamajn bezonojn al siaj uzantoj. Kvankam provizo de rigarda plezuro kaj ornameco estas la du ĉefaj funkcioj en oficejaj ludiloj, ankoraŭ ekzistas iuj diferencoj inter la tipoj de oficejaj ludiloj. Ekzemple, enigmo-tipaj ludiloj povas ankaŭ helpi inspiri kreivon.

Referencoj redakti

  1. Hsiang Cheng 'Sam' Wang (2007) The Investigation of Office Toy ("La esploro de oficeja ludilo"). National Central Library ("Nacia Centra Biblioteko" de Tajvano