Oftringen

komunumo de Svislando
Oftringen
Blazono de Oftringen
Oftringen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 18′ 55″ N 7° 55′ 25″ O / 47.31528 °N, 7.92361 °O / 47.31528; 7.92361 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 55″ N 7° 55′ 25″ O / 47.31528 °N, 7.92361 °O / 47.31528; 7.92361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11782
Areo 12,87 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 4665
Komunumkodo 4280
Mapo de Oftringen
vdr

Pri la komunumo redakti

Oftringen (en Esperanto ankaŭ Oftringo) estas urbo kaj komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Kun 11782 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008 ĝi estas la plej granda komunumo de la distrikto.

Geografio redakti

Oftringen situas nordoriente de la rivero Wigger, alfluanto de Aro. La komunumo ne konsistas el kohera vilaĝo sed el disaj setlejoj, kies sudaj kunkreskis kun la urbo Zofingo. Al Oftringen apartenas la vilaĝo Künglodingen.

La teritorio de laq komunumo etendiĝas sur areo de 12,87 km², de kiuj 4,52 estas kovritaj de arbaro kaj 3,44 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la monteto Säli je alteco de 664 m s.m., kaj la plej malalta punkto je alteco de 405 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wigger.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oftringen limas en nordo al la soloturnaj komunumoj Olten, Starrkirch-Wil, Dulliken kaj Walterswil, en oriento al Safenwilen sudo al Zofingo kaj Strengelbach, en sudokcidento al Rothrist, kaj en nordokcidento al Arburgo.

Trafiko redakti

La stacidomo Arburgo-Oftringo (germane Aarburg-Oftringen) situas sur la limo inter la du komunumoj. De tie regionaj trajnoj trafikas al Olten, Langenthal kaj Lucerno.

En la sudo de la komunumo troviĝas la aŭtovojtriangulo Wiggertal, kie la svisa aŭtovojo A2 disbranĉiĝas de la svisa aŭtovojo A1. En Oftringen kruciĝas ankaŭ la du gravaj kantonaj ĉefvojoj de Bazelo al Lucerno kaj de Berno al Zuriko.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oftringen datiĝas el la jaro 924 kiel Ofteringa.

Dum mezepoko Oftringen estis posedaĵo de la Grafoj de Froburgo kaj poste de la Grafoj de Kiburgo kaj fine de la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Oftingen fariĝis servuto de la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi apartenis al la berna voktejo Arburgo. Post la proklamo de la Helveta Respubliko Oftringen estis integrita al la distrikto Zofingo en la nove fondita Kantono Argovio.

Komunuma partnereco redakti

Oftringen havas komunuman partnerecon kun la komunumo Filet en Kantono Valezo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti