Ogíjares [oĤIĥares] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas sur la sud-centra parto de la Vega de Granada, je 6 km de la provinca ĉefurbo. Limas kun la municipoj Armilla, Granado, La Zubia, Gójar kaj Alhendín.

Ogíjares
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18151
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 803  (2023) [+]
Loĝdenso 2 142 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 7′ N, 3° 36′ U (mapo)37.12-3.6069444444444Koordinatoj: 37° 7′ N, 3° 36′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 6,91 km² ( 691 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ogíjares (Provinco Granado)
Ogíjares (Provinco Granado)
DEC
Ogíjares
Ogíjares
Situo de Ogíjares
Ogíjares (Hispanio)
Ogíjares (Hispanio)
DEC
Ogíjares
Ogíjares
Situo de Ogíjares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ogíjares [+]
vdr
Situo de Ogíjares en la provinco Granada.
Ogíjares (viole) en la Vega de Granada; la urbo Granado helviole.

Ogíjares okupas la centron de tre fekunda ebenaĵo irigaciita per akvo de ravinoj kaj de kanaloj kiu fluas el la riveroj Monachil kaj Dílar al la kamparteroj de tiu vilaĝo. Ĝia municipa teritorio havas malgrandan etendon, kompare kun tiu de aliaj najbaraj lokoj, de kiuj ĝi estas ĉirkaŭita.

La agrikulturo estis ĉiam la ĉefa ekonomia sektoro de Ogíjares. Nuntempe ĝi bazigas sian ekonomion en la sektoro servoj kaj en la konstruado profite de la proksimeco al la provinca ĉefurbo; krome estas etenda Teknologia Industria Zono kiu estas hejmo de multaj servoj kaj entreprenoj kiu aktuale estas kontinue etendiĝante.