Oguno (portugale Ogum), la Ferlaboranto, estas legenda persono en Brazilo, sinjoro de fero kaj arboj, laŭ Kandombleo.

Oguno
Orisha • Loa • virdio • milita dio
Informoj
Sekso vira
Patrino Jemaja
Edzo/Edzino Oya
vdr
Veve (Simbolo) de Oguno

kaj oriŝo en santerio en Kubo (foje Oggun).

Post reveni el siaj gloraj bataloj kaj post multaj jaroj for de sia hejmo, Oguno decidis reveni al Ireo (Unua urbo en la mondo, sub estraro de lia filo). Kiam li alvenis, pensante, ke neniu rekonos lin, li intencis paroli al siaj subuloj, sed oni malagnoskis lin. Oguno, kies pacienco estas malgranda, furioziĝis je la ĝenerala silento, kiun li konsideris ofendo. Li komencis rompi per glavo la potojn kaj, tuj poste, li fortranĉis la kapojn de la plej proksimaj homoj, ĝis lia filo aperis kaj oferis liajn preferajn manĝaĵojn. Kiam lia filo memorigis lin, ke tiu tago estis sankta kaj la personoj ne povis paroli laŭ ordono de Oguno mem, li lamentis siajn perfortaĵojn kaj deklaris sin sata. Li mallevis la pinton de sia glavo teren kaj malaperis, sed, antaŭ malaperi, li prononcis kelkajn vortojn, kiuj estu diritaj de liaj filoj, kiam ili estos en danĝero.

Alia legendo diras pri unu batalo de Oguno kontraŭ lia eks-edzino, Ojao, en kiu ambaŭ batis sin reciproke samtempe, kaj Oguno fariĝis sep (Meĵeo) kaj Ojao, naŭ (Mesano).

Lia tago estas merkredo (norde de Brazilo) aŭ ĵaŭdo (sude). Liaj koloroj estas bluo (norde) aŭ verdo (sude) aŭ ruĝo kaj verdo (sude). Li dominas la vojojn, ĉefe fervojojn. Li estas sinjoro de batalo kaj fero. Oni oferas al li bakitan ignamon.