Oh, Lady Be Good! estas kanto de George Gershwin (muziko) kaj Ira Gershwin (teksto) el la jaro 1924. Ili verkis ĝin por la Broadway-muzikalo Lady, Be Good.

La kanto estas komponita en G-maĵoro laŭ la formo AABA.[1] Ĝi fakte estas balado. La kanto havas tre ŝpareman temon kun dek ses tonoj en la parto A, je kiu muzike nur orelfrapas falanta trioleta figuro en takto 3 (d-h-g) kaj en takto 5 (c-d-a), kiu kondukas al longa tono d okton pli malalta. Sur ĉi tiu trioleto lokas la vortoj „Lady be good“ (kaj poste „misunderstood“ aŭ „babe in the wood“).

Literaturo redakti

  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3. Auflage); ISBN 9783761814147

Referencoj redakti

  1. Jeremy Wilson: Oh, Lady Be Good!. JazzStandards.com. (anglalingva)