Ohanes estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria. La areo de la municipo estas 32 km2 kie loĝas 772 geloĝantoj, do loĝdenso estas 24.1 loĝ./km2. Ohanes situas je 52 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Ohanes
Ohanes (Almería, Andaluzio)
Ohanes (Almería, Andaluzio)
Ohanes (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Ohanes
Poŝtkodo 04459
Retpaĝaro Ohanes.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Ohanes
Demografio
Loĝantaro 772 [1]
Loĝdenso 24,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°2′N 2°44′U  /  37.033°N, 2.733°U / 37.033; -2.733 (Ohanes) (mapo)Koordinatoj: 37°2′N 2°44′U  /  37.033°N, 2.733°U / 37.033; -2.733 (Ohanes) (mapo)
Alto 958 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 32 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Ohanes (Andaluzio)
Ohanes (Andaluzio)
DMS
Ohanes
Ohanes
Ohanes
Ohanes sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ohanes [+]
vdr

Historio redakti

 
Preĝejo de la Purísima Concepción.
 
Fontano en la placo de Ohanes.
 
Sunsubiro en Ohanes.

En epoko de Al Andalus okazis kvereloj inter lokaj islamigitoj kaj kristanoj unuflanke kaj alvenintaj jemenanoj aliflanke. En la 16a jarcento post la kristana konkero okazis ribelo de moriskoj kaj sekve la areo restis senhoma.

En junio 1810, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la urbestro de Ohanes, Francisco Moreno kromnome "el Negro" (la Nigrulo), ribelis kontraŭ la francaj okupaciantoj kun la najbaraj urbestroj. La apogo de la lokanoj al ribeluloj estis reprezaliata fare de la franca armeo kiu rabadis la vilaĝon kaj poste, en 1812, incendiis la municipan grenstokejon.

En la 19a jarcento okazis la enkonduko de la nomita vinbero de Ohanes,[2] ekster la provinco nomita vinbero de Almerio (produktita por manĝo ne por vinproduktado).

En la unua duono de la 20a jarcento estis pli ol 2000 loĝantoj, poste oni falis ĝis sub la nunaj 600.

En la demokratia epoko la urbestro estis ĉiam socialisto.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 772 geloĝantoj de la municipo Ohanes estas 390 inoj kaj 382 viroj. En la vilaĝo loĝas 748 geloĝantoj, kaj aliaj 24 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 1, 0 inoj kaj 1 viroj, kaj mortis 10, 0 inoj kaj 10 viroj. Tiel la natura kresko estis -9 (-1.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 285 homoj (36.9%).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. Ayuntamiento de Ohanes (eld.). «Historia de Ohanes». Arkivita el la originalo la 24an de junio 2009. Konsultita la 10an de majo 2020.