Ohrady, hungare Csallóközkürt estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La slovaka historia nomo estis Kert na Ostrove.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 6 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1138. La vilaĝo havis preĝejon de la 14-a jarcento. Ekde 1649 infanĝardeno ekfunkciis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 903 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1141 da homoj, (1087 hungaroj, 50 slovakoj).

Vidindaĵo redakti