Ojstro (angle The Gadfly) estas anglalingva romano verkita de Ethel Lilian Voynich en 1897, kiu enscenigas revoluciemajn rondojn en la aŭstrie dominata Italio de la 19-a jarcento batalantajn pro unuiiĝo de la lando. Ĝia kontraŭreligiema tono igis ĝin ege furora en Rusio antaŭ la Rusa revolucio, en posta Sovetunio kaj en ceteraj landoj. Entute 2,5 milionoj da ekzempleroj en pli ol tridek naciaj lingvoj estis venditaj.

The Gadfly
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ethel Lilian Voynich
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1897
Eldonejo Henry Holt and Company
vdr
aŭtorino E.L.Vojniĉ

En Soveta Unio en 1955 laŭ la romano oni faris samnoman filmon, en kiu ĉefrolas kiel Arturo Berton (Arthur Burton) Oleg Striĵenov. Por ĝi muzikon komponis Dmitri Ŝostakoviĉ. Ankaŭ sukcesis la dua versio de la filmo "Ojstro" de 1980 kun Andrej Ĥaritonov. En Ĉinio oni produktis eĉ la dudekpartan filmon (reĝisoro Wu Tianming).

La precipaj eventoj de la romano okazas en italaj urboj Pizo, Florenco kaj Brisighella.

"Ojstro" en Interreto redakti