La oka krucmilito estas militekspedicio iniciatita en 1270 de la franca reĝo Ludoviko la 9-a (estonta "Sankta Ludoviko"). Kelkaj fontoj rigardas tiun krucmiliton kiel la sepan, ĉar ili konsideras la kvinan kaj la sesan krucmilitojn de la imperiestro Frederiko la 2-a kiel unu solan okazaĵon.

Sieĝo de Tunizo redakti

Ludoviko alvokis novan krucmiliton en 1267, sed malmultaj eŭropaj reĝlandoj kandidatiĝis : Jean de Joinville, la kronikisto kiu akompanis Ludovikon dum la sepa krucmilito, rifuzis forlasi Francion denove. La frato de Ludoviko, Karlo la 1-a de Sicilio, rapide konvinkis lin, ke plej taŭgis eki la militon per la sieĝo de Tunizo, en Nord-Afriko. Post la konkero de la urbo, la krucmilitistoj kapablus ataki Egiption multe pli facile.

Ludoviko elŝipiĝis sur la afrikan marbordon en julio 1270, kio estis precipe malfavora periodo : multajn militistojn trafis malsano, pro la trinkado de netrinkebla akvo. La reĝo mem mortis la 25-an de aŭgusto pro disenterio, unu tagon post la alveno de Karlo de Sicilio. Filipo la 3-a, filo de Ludoviko, fariĝis la nova reĝo de Francio, sed la estrecon de la armeo fakte plenumis Karlo, pro la juna aĝo de la nova monarko.

Forlaso de la sieĝo kaj naŭa krucmilito redakti

Pro aliaj epidemioj, la sieĝo de Tunizo estis forlasita la 30-an de oktobro, per akordo kun la loka sultano. Samtempe alvenis Eduardo la 1-a de Anglio kun sia armeo : Karlo kaj Ludoviko revenigis siajn soldatojn al Eŭropo, dum Eduardo plu vojaĝis direkte al Akko, la lasta grava bastiono de la krucmilitistoj en Sirio. Tion oni ofte rigardas kiel la naŭan krucmiliton.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jean de Joinville, J. Monfrin (éditeur), Vie de saint Louis, classiques Garnier, Paris, 1995, ISBN 2-10-002601-1
  • Jacques Le Goff, Saint Louis, éd. Gallimard, Paris, 1996, ISBN 2-07-073369-6
  • Jonathan Riley Smith, Camille Cantoni (trad.), Atlas des croisades, éd. Autrement, 1998, ISBN 2-862-553-0