Okcidenta Distrikto

La Okcidenta Distrikto, en angla Westland District, estas teritoria aŭtoritato de la Okcidenta Marbordo de Novzelando en ties Suda Insulo. Ties populacio estis de 8,960 loĝantoj en junio 2011.

Okcidenta Distrikto

Geografio redakti

Tiu Distrikto konsistas el longa fajna strio de tero inter la kresto de la Sudaj Alpoj kaj la Tasmana Maro. La malaltaj areoj ĉe la marbordo estas mikso de paŝtistaj farmoj kaj moderklimataj pluvarbaroj. La orienta parto de la Distrikto estas kruta kaj montara. Multaj malgrandaj riveroj fluas el la montoj.

La suda parto de la Distrikto rimarkindas pro la glaĉeroj Franz Josef kaj Fox.

Westland estas unu el la plej dise loĝataj partoj de la lando, kun areo de 11,880.19 km² kaj populacio de 8,403 loĝantoj (censo de 2006).[1] Proksimume 45% el la populacio loĝas en Hokitika (pop. 3500). La resta 55% loĝas en malgrandaj vilaĝoj kiaj Ross, Franz Josef, kaj Haast, aŭ en ruraj areoj.

Ekonomio redakti

Historio redakti

Koordinatoj: 43° 25′ 52″ Sudo 170° 09′ 18″ Oriento / 43.431 °S, 170.155 °O / -43.431; 170.155 (mapo)

Notoj redakti

  1. NZ Quickstats, 2000057