Okcidenta Finnlando

Okcidenta Finnlando estis unu el ses gubernioj de la ŝtato Finnlando ekde 1997 ĝis 2009. Al ĝi apartenis la provincoj Varsinais-Suomi, Satakunta, Pirkanmaa, Meza Finnlando, Suda Ostrobotnio, Meza Ostrobotnio kaj Ostrobotnio. La ĉefurbo de la gubernio estis Turku.

Okcidenta Finnlando
Gubernio
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj62° N, 23° O (mapo)62.0678822.88452Koordinatoj: 62° N, 23° O (mapo)
ĈefurboTurku
- koordinatoj62° N, 23° O (mapo)62.0678822.88452Koordinatoj: 62° N, 23° O (mapo) [+]
Areo74 185 km² (7 418 500 ha) [+]


Fondo1997

ISO 3166-2FI-LS

Okcidenta Finnlando (Tero)
Okcidenta Finnlando (Tero)

Map
Okcidenta Finnlando
Vikimedia Komunejo:  Western Finland [+]
vdr

La areo de la gubernio estis 74 185 km², kaj en 2002 ĝi havis 1 839 581 loĝantojn. La gubernio enhavis entute 204 komunumojn.

La gubernio estis formita en 1997 kiam la malnovaj finnlandaj gubernioj estis kunigitaj al ses novaj grandaj gubernioj. Okcidenta Finnlando estis formigita de Gubernio Turku kaj Pori, Gubernio Meza Finnlando, Gubernio de Vaasa, kaj de nordaj partoj de Gubernio Häme kaj okcidentaj partoj de Gubernio Mikkeli. La 31-an de decembro 2009, pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado, la ses gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj.