Okcidenta Grekio (greke Δυτική Ελλάδα -, Ditikí Elláda) estas unu el la 13 administraj regionoj ("periferioj", greke περιφέρεια) de Grekio. Parto de ĝi troviĝas ĉe la sudokcidenta marbordo de la kontinenta parto de Grekio, kaj alia parto konsistigas la nordokcidenton de la preskaŭinsulo Peloponezo. Ekde la jaro 2004 ambaŭ partoj interligiĝas pere de la Rion-Antirion-Ponto super markolo inter la Golfo de Patraso kaj la Golfo de Korinto. Okcidenta Grekio havas proksimume 708.000 loĝantojn, el kiuj pli-malpli kvarono vivas en la regiona centro Patraso.

Administra regiono
Okcidenta Grekio
Περιφέρεια Δυτικής Ελλάδας
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 11.350 km²
nombro de loĝantoj: 740.506 (2001)
loĝdenso: 65,24 loĝantoj po km²
administra centro: Patraso
provincoj (νομοί): 3
kodo laŭ normo ISO: GR-G
kodo laŭ normo NUTS: GR23
retpaĝo: www.ditikiellada.gov.gr
vdr

La administra regiono konsistas el tri provincoj ("prefektujoj, greke plurale νομοί / nomí, oingulare νομός / nomós):

  • Aĥeo (Αχαΐα / Achaía), 322.789 loĝantoj, administra centro Patraso (Πάτρα / Pátra)
  • Etolio-Akarnanio (Αιτωλοακαρνανία / Etoloakarnanía), 224.429 loĝantoj, administra centro Mesolongi (Μεσολόγγι / Messolóngi)
  • Eliso (Ηλεία / Ilía), 193.288 loĝantoj, administra centro Pirgos (Πύργος / Pírgos)