Okcidenta marbordo de Usono

La "Okcidenta Marbordo", aŭ "Pacifika Marbordo" estas terminoj por la plej okcidentaj marbordaj ŝtatoj de Usono. Ĝi plej ofte komprenata inkludas la ŝtatojn de Kalifornio, Oregono, Vaŝingtonio kaj Alasko. Ankaŭ Arizono kaj Nevado, kiuj ne estas marbordaj ŝtatoj, estas ofte inkluditaj pro ties proksimeco al la propra Pacifika Marbordo kaj pro ties ekonomiaj kaj kulturaj ligoj kun Kalifornio.

Okcidenta marbordo de Usono
Geografia regiono
marbordo • U.S. region [+]

LandoUsono



Vikimedia Komunejo:  West Coast of the United States [+]
vdr
La statoj montritaj en purpurruĝa estas en la termino 'Okcidenta Marbordo' 'Pacifika Marbordo.'
Regionaj difinoj varias laŭ la fontoj. La ŝtatoj montritaj tutruĝe estas kutime konsiderataj, dum la striitaj ŝtatoj povas aŭ ne esti konsiderataj kiel parto de la Okcidenta Marbordo.
West Coast heritage collage

Kvankam ne parto de la kontinenta Usono, Havajo fakte bordas ĉe la Pacifika Oceano kaj povas esti inkluditaj en tiu koncepto de "Okcidenta Marbordo". Je 2007 la ĉirkaŭkalkulita populacio de la inkluditaj ŝtatoj estus el 50 al 60 milionoj, depende de kiuj ŝtatoj estas inklude en la ĉirkaŭkalkulo.[1]

La Okcidenta Marbordo estas ofte simple menciata kiel "la Marbordo," olda termino uzata ĉefe en la Nordorienta Usono. Baze sur ties reputacio esti politike pli maldekstra ol aliaj partoj de Usono la termino "Maldekstra Marbordo" estas foje uzata.

Plej gravaj marbordaj urboj de la Okcidenta Marbordo estas San Diego, Los Angeles, San Francisco, Seattle, Anchorage kaj Honolulu. Plej gravaj nemarbordaj urboj de la Okcidenta Marbordo estas Fenikso (Arizono), Las Vegas, Portlando (Oregono), Sakramento (Kalifornio) kaj Fresno (Kalifornio).

La Historio de la Okcidenta Marbordo de Usono inkludas la alvenon de la unuaj homoj antaŭ 10,000 jaroj kaj la ĉeeston de (krom indiĝenoj) hispanoj, britoj, meksikanoj, rusoj kaj usonanoj kaj esploristoj kaj setlantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti