Okcidentpomeria Teknologia Universitato en Szczecin
Okcidentpomeria Teknologia Universitato en Szczecin (pole: Zachodniopomorski Uniwersytet Technologiczny w Szczecinie, ZUT) estas unu el la tri ŝtataj universitatoj kiu havas sidejon en Szczecin, la ĉefurbo de Okcidentpomeria Provinco en Pollando. La aliaj estas la Universitato de Szczecin kaj la Pomeria Medicina Universitato. Ĝi estis fondita la 1-an de januaro 2009; antaŭe funkciis du apartaj universitatoj: Politekniko de Szczecin kaj Agrara Akademio en Szczecin[1]. La nuntempa universitato havas 10 fakultatojn.
Okcidentpomeria Teknologia Universitato en Szczecin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rektorejo de ZUT
| |||||
universitato • eldonejo de malfermita aliro | |||||
kromnomo | Zachodniopomorski Uniwersytet Technologiczny w Szczecinie | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1-a de januaro 2009 | ||||
speco | ŝtata | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 53° 25′ 28″ N, 14° 32′ 7″ O (mapo)53.42444444444414.535277777778Koordinatoj: 53° 25′ 28″ N, 14° 32′ 7″ O (mapo) | ||||
lando | Pollando | ||||
urbo | Szczecin, Pollando | ||||
Estraro | |||||
rektoro | habilitdoktoro inĝ. Jacek Wróbel, eksterordinara prof. de ZUT | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 15 389 | ||||
adreso | al. Piastów 17, 70-310, Szczecin | ||||
telefono | +48 91 449 41 11 | ||||
retejo | [[1] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• ORCID • Coalition for Advancing Research Assessment vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĝia rektoro estas ekde la jaro 2016 habilitdoktoro inĝeniero Jacek Wróbel, eksterordinara profesoro de ZUT.
Fakultatoj kaj fakultatestroj redakti
Nomo | Fakultatestro |
---|---|
Fakultato pri Bioteknologio kaj Bredado | d-ro hab. inĝ. Arkadiusz Pietruszka |
Fakultato pri Konstrufako kaj Arkitekturo | prof. inĝ. Maria Kaszyńska |
Elektra Fakultato | d-ro hab. inĝ. Krzysztof Okarma, eksterordinara prof. de ZUT |
Ekonomia Fakultato | d-ro hab. inĝ. Bartosz Mickiewicz, eksterordinara prof. de ZUT |
Fakultato pri Informadiko | d-ro hab. inĝ. Jerzy Pejaś |
Fakultato pri Meĥanika Inĝenierarto kaj Meĥatroniko | d-ro hab. inĝ. Mirosław Pajor, eksterordinara prof. de ZUT |
Fakultato pri Formado de Vivmedio kaj Agrikulturo | d-ro hab. inĝ Edward Meller, eksterordinara prof. de ZUT |
Fakultato pri Scienco pri Manĝaĵo kaj Fiŝkaptado | d-ro hab. inĝ. Agnieszka Tórz, eksterordinara prof. de ZUT |
Fakultato pri Mara Tekniko kaj Transpo | d-ro hab. inĝ. Maciej Taczała, eksterordinara prof. de ZUT |
Fakultato pri Teknologio kaj Kemia Inĝenierarto | prof. d-ro hab. inĝ. Ryszard Kaleńczuk |
Rektoroj redakti
- profesoro Włodzimierz Kiernożycki (2009–2016)
- habilitdoktoro inĝeniero Jacek Wróbel, profesoro de ZUT (ekde 2016)
Sidejoj de fakultatoj redakti
-
Fakultato pri Konstrufako kaj Arkitekturo
-
Elektra Fakultato
-
Fakultato pri Formado de Vivmedio kaj Agrikulturo
-
Fakultato pri Mara Tekniko kaj Transporto
-
Fakultato pri Teknologio kaj Kemia Inĝenierarto
Referencoj redakti
- ↑ Ustawa z dnia 5 września 2008 r. o utworzeniu Zachodniopomorskiego Uniwersytetu Technologicznego w Szczecinie Dz.U. z 2008 r. Nr 180, poz. 1110 Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine