La Okra troglodito, Troglodytes ochraceus, estas neotropisa specio de birdo de la familio de Trogloditedoj. Ĝi estas endemio kiu loĝas kiel reprodukta specio nur en Kostariko kaj orienta Panamo. Ĝi estis foje konsiderata samspecifa kun la Montotroglodito, Troglodytes solstitialis, de Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okra troglodito
Okra troglodito
Okra troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodytes
Specio: T. ochraceus
Troglodytes ochraceus
(Ridgway, 1882)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili reproduktiĝas en montaroj je 900 m al 2500 m altitude (foje ĝis 3000 m) en humidaj arbaroj de epifitoj kaj duonmalfermaj areoj kiaj arbarbordoj, altaj duarangaj arboj kaj paŝtejoj kun arboj. La tasforma nesto estas konstruita en amaso de epifitoj pendantaj el branĉo 5-15 m supergrunde en arbo. La ovoj estas kovataj nur de la ino dum ĉirkaŭ 2 aŭ 3 semajnoj antaŭ eloviĝo kaj la elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ pliaj 2 aŭ 3 semajnoj.

Plenkreskulo de Okra troglodito estas 9.5 cm longa kaj pezas 9.5 g. Ĝi similaspektas kun la Domtroglodito, sed ĝi estas pli brila kun larĝa flaveca superokula strio. Ĝi havas palbrunajn suprajn partojn kun sablokoloraj subaj partoj, kiuj iĝas blankecaj en ventro. La flankoj de la kapo estas tre okraj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en latina scienca nomo kie ochraceus signifas precize okra. Junuloj estas similaj, sed havas pli palan superokulan strion kaj pli punktitajn subajn partojn. La alvoko de tiu specio estas maldika pjjuu, kaj la kanto estas miksaĵo de fajfoj kaj triloj.

Tiuj birdoj manĝas aktive en vegetaĵaro en paroj, familiaj grupoj aŭ kiel parto de manĝantaroj de miksitaj specioj. Ili ĉefe manĝas insektojn kaj araneojn plukitaj el branĉoj, arbotrunkoj aŭ implikaĵoj de musko, epifitoj kaj viteroj.

Referencoj redakti