La Okrapuga emberizo (Emberiza yessoensis) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okrapuga emberizo
Okrapuga emberizo
Okrapuga emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. yessoensis
Emberiza yessoensis
(Swinhoe, 1863)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj orienta Rusio. Ties natura habitato estas moderklimataj herbejoj kaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri specio kun markata seksa duformismo, ĉar reprodukta masklo montras rimarkindan nigran kapon, kiu ĉe inoj kaj ĉe nereproduktaj maskloj montras kapobildon konsistantan je malhelbrunaj al nigrecaj kronostrio, traokula zono al orelareo kaj mustaĉa strio sur malhelbruna al sablokolora fono. La subaj partoj estas blankecaj al sablokoloraj. En dorso klare distingeblas la specio ĉar estas helbrunaj al sablokoloraj (okraj) senmarkaj kolumo kaj pugo, kio nomigas la specion, kaj pli bruna kaj strieca supra dorso kie videblas krom la kutimaj malhelaj strioj du grandaj helaj vertikalaj strioj el kolumo al pugo.

Referencoj redakti