Oksido estas la rezulto de la kombinado de oksigeno(j) kun malpli elektronnegativa(j) elemento(j).

Pordo el oksidigita fero (rusto)

Preskaŭ ĉiuj metaloj formas oksidojn ĉe kontakto kun oksigeno. Pro sia agresemo, oksigeno kovras ilin per maldika tavolo de oksido. Ĉi tiu kovrilo povas havi la efikon aŭ protekti la subestan metalon kiel pri la kazo de alumino (oni tiam parolas pri pasivigado), aŭ male prezenti vundeblecon kiel en la kazo de fero.

Kelkaj gravaj oksidoj redakti

Nomenklaturo de oksidoj redakti

Kiam estas malsamaj oksidoj por sama elemento E, prefikso estas aldonita al la vorto "oksido". Tiuj prefiksoj karakterizas la nombrojn da atomoj kaj de oksigeno kaj de la elemento E [1]:

n x O Prefikso
1 mono-
2 di-
3 tri-
4 tetra-
5 penta-

Ekzemplo: la dinitrogena pentaoksido kun du elementoj nitrogeno kaj kvin elementoj oksigeno.

Referencoj redakti

  1. Vidu en paĝo 25 de la Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto (aŭtoro Zdeněk PLUHAŘ) [1] Arkivigite je 2022-02-14 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti