Oksimoro

vortfiguroj

La oksimoro (el la greka ὀξύμωρον, komponita de ὀξύς «akra» kaj μωρός «stulta») estas vortfiguro, en kiu estas kombinitaj du vortoj, kiuj forte reciproke antitezas. Male ol stilfiguro de antitezo, la du vortoj ofte estas neakordigeblaj.

Ekzemploj redakti

  • nekronita reĝo
  • sola elekto
  • la anarkio regas
  • laborferio
  • la radikala centro
  • limigita libereco
  • vera imitado
  • virtuala realaĵo
  • likva gaso
  • la utileco de la senutilaj
  • negativa kresko
  • citadelo (patricio)
  • escepto-regulo
  • deviga volontulado
  • malnovaj novaĵoj
  • pli maljunaj junuloj
  • paco-batalo
  • organizita kaoso
  • modera ekstremismo
  • surdiga silento
  • tre malgranda
  • vivanta kadavro
  • malgranda giganto
  • preciza takso
  • la sono de silento
  • rapidu malrapide
  • praesens absens
  • publika sekreto
  • subprema toleremo

Vidu ankaŭ redakti

Paradokso (stilfiguro)

Pleonasmo