Oksiurozo

(Alidirektita el Oksiurinfekto)

Oksiurozo estas parazita infekto kaŭzita de oksiuroj (Oxyuris vermicularis), kiu videbliĝas en la fekaĵoj kiel moviĝemaj, maldikaj, blankaj kaj mallongaj fadenetoj. La oksiuroj ennestiĝas en ambaŭ ekstremaĵoj de la dika intesto: la cekumo kaj la rektumo.

Dumnokte la femaloj migras eksteren por ovodemeti, kaj tiu migrado okazigas intensan jukadon ĉirkaŭ la anuso. La paciento, ĉefe infanoj, tiam sin gratas, kaj tiel ĝi prenas sub la ungoj la parazitojn kaj ties ovojn, kiujn ĝi poste portas al la buŝo, reinfektiĝante senĉese. Tiu jukado kaj gratado povas kaŭzi dermatomojn, ekskoriaciojn, neŭrozon, nervozecon, sendormecon kaj eĉ perturbojn en la seksaparato, precipe ĉe infanoj. La oksiuroj povas invadi la vulvon kaj vaginon ĉe knabinoj, kaj la prepucion ĉe knaboj, kaŭzante inflamojn. lli ankaŭ povas invadi la apendicon kaj estigi apendiciton.

La sekiĝintaj parazitovoj povas dissemiĝi sur la tapiŝoj, kurtenoj, litaĵoj ktp. iĝante fonto de plua infektado. Por ilin malinfekti, oni uzu do elektran polvosuĉilon, kaj poste elmetu ilin al la sunaj radioj dum 2 horoj. Subvestojn, tualet- kaj littukojn boligu.