Okzalosupo (konata ankaŭ kiel verda barĉo) estas verda, acidgusta supo, en kiu la ĉefa ingredienco estas okzalo. La planto, kiu donas unikan guston, ne estas konservebla; tial la supo estas sezona, somera manĝaĵo. Ĝi estas parto de tradiciaj kuirartoj en orienta Eŭropo, ĉefe en slavaj landoj (Pollando, Rusio, Ukrainio) kaj en juda kuirarto.

Tradicia okzalosupo kun overoj

Ĝiaj ingrediencoj krom okzalo estas: buljono vianda aŭ legoma, terpomoj, karoto, acida kremo. La supon oni ofte manĝas aŭ varman, aŭ malvarman, kutime kun pano, frititaj paneroj aŭ overoj.