Olaine
Olaine estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la sudo de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Olaine. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 26 km de Jelgava kaj 27 km de Rigo.[1]
Olaine | |||
Urbo | |||
Fervoja stacio.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Olaine | |||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Olaine | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Koordinatoj | 56° 47′ 14″ N 23° 56′ 31″ O / 56.78722 °N, 23.94194 °O (mapo) | ||
Areo | 6,8 km² (680 ha) | ||
Loĝantaro | 10 324 (29.01.2021) | ||
Denseco | 1 518,24 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1967 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-2114 | ||
Situo enkadre de Latvio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Olaine | |||
Retpaĝo: olaine.lv | |||
Historio redakti
La teritorio de la nuna Olaine estis malabunde loĝita ĝis 1868, kiam la fervoja linio Rigo-Jelgava kun la stacio Olai estis malfermita. Ĝis tiam, la Olaine grandbieno 2 km sudoriente de la nuna urbo estis nomita Olaine, sed en la 19-a jarcento ĝis nomo havis Jaunolaine 2 km nordoriente. Dum la Unua Mondmilito, la stacio estis provizopunkto por la germana armeo.
En 1939, granda torfekstraktado komenciĝis en la proksimaj marĉoj, kaj torffabrika vilaĝo estis establita ĉirkaŭ la stacio.
En 1956 en Olaine komenciĝis la konstruado de novaj fabrikoj, kaj en 1959, glufabriko estis movita de Rigo. De 1962 ĝis 1965, novaj industriaj instalaĵoj same kiel loĝkonstruaĵoj estis rapide konstruitaj en Olaine. En 1963, la vilaĝo de laboristoj de torfa fabriko iĝis la urbvilaĝo Olaine kaj konservis ĉi tiun statuson ĝis la 1967, kiam akiris urborajtojn.
Geografio redakti
Urbo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[2] Tra la urbon fluas malgrandaj riveroj Olainīte kaj Pupla, la alfluantoj de Misa. Okcidente kaj norde de la urbo estas grandaj marĉoj.
Averaĝa temperaturo estas -6 - 6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare.[2]
Loĝantaro redakti
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 10 062 personoj sur areo de 6,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 471 loĝantoj/km².
Etna strukturo redakti
Dum la sovetia epoko granda nombro da USSR loĝantoj estis alportita por konstrui kaj funkciigi la urbon, kio kaj kies posteuloj estas la plimulto de la populacio de la urbo. Laŭ la datumoj de 2021, el tuta loĝantaro de 10 324 en la urbo loĝis 4 312 (41,8%) rusoj, 4 126 (40%) latvoj kaj 1 886 (18,2%) aliaj naciecoj.[3]
Ekonomio redakti
La plej grandaj kompanioj registritaj en Olaine laŭ spezo en 2019 estis la farmacia fabriko "Olainfarm", la farmacia reto "Latvijas aptieka", la marprodukta konserva fabriko "Atlas Premium", la fabriko de ekipaĵoj de fridigo kaj ventolado "Dinair Filton", komercisto kaj agrokemia fabrikisto "CrossChem" , kemia planto "Biolars".[4]
Transporto redakti
La sola ŝoseo apud de la urbo estas E77/A8 Rigo-Litovio, situanta proksime al la orienta limo de la urbo, kaj ĝiaj alirvojoj. La samnoma fervoja stacidomo sur linio Rigo-Jelgava estas en la urbo, en 2022 26 persontrajnoj ĉiutage veturas al Rigo kaj Jelgava.
Bildoj redakti
-
Urbodomo.
-
Olaine mezlernejo n-ro 1.
-
Ortodoksa preĝejo kaj mezlernejo n-ro 2.
-
Kolegio pri Teknologio.
Referencoj redakti
- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ GovStat.lv. Etna strukturo: 2021 census
- ↑ Lursoft statistiko
Eksteraj ligiloj redakti
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Olaine en Vikimedia Komunejo