Ole Rømer

dana astronomo

Ole Christensen RØMER (li naskiĝis je la 25-a de septembro 1644 en Arhuzo, mortis je la 19-a de septembro 1710 en Kopenhago) estis astronomo dana, kiu faris la unuan kvantecan mezuradon de la lumrapido (rapidecon de la lumo) je 1676.

Ole Rømer uzanta teleskopon
Ole Rømer
Persona informo
Ole Christensen Rømer
Naskiĝo 25-an de septembro 1644 (1644-09-25)
en Arhuzo
Morto 19-an de septembro 1710 (1710-09-19) (65-jaraĝa)
en Kopenhago
Religio luteranismo vd
Lingvoj dana vd
Loĝloko Kopenhago vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago • Aarhus Katedralskole vd
Subskribo Ole Rømer
Familio
Edz(in)o Anne Marie Bartholin vd
Profesio
Okupo astronomofizikisto • matematikisto • universitata instruisto • juĝisto • patent inventor • policisto vd
Laborkampo astronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La statuo (monumento) de Ole Rømer
Portreto de Ole Rømer
Portreto de Ole Rømer

Tre longe dum la homa historio oni ne sciis, ĉu lumo atingas sian celon tuj, ĉu nur rapidege. La unua, kiu demonstris ke lumrapido ne estas senlima, estis ĝuste Ole Rømer en la 17-a jarcento. Li pruvis la finiecon per studoj pri la ŝajna moviĝado de Io, luno de Jupitero. Post mezuradoj dum jarcentoj, ĉiam pli kaj pli precizaj, en 1975 eblis diri, ke la lumrapido egalas al 299 792 458 m/s kun relativa mezureraro je 4 miliardonoj. En 1983 oni redifinis metron per la lumrapido kaj tiel fiksis ankaŭ la ekzaktan valoron de c esprimitan per metroj en sekundo.

La malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 5-an de februaro 1932 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth el la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl estas nomata 2897 Ole Römer por honorigi la danan astronomon Ole Rømer.