Olenjok
Olenjok (ruse Оленёк) estas rivero kun longo de 2 292 km en Krasnojarska regiono kaj Jakutio en meza Siberio (Rusio, Azio).
Olenjok | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 270 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Saĥo |
La rivero fontas en la mezsiberia montaro, ĉirkaŭ 200 km norde de la urbeto Ekonda kaj alfluas la maron ĉe Buolkalaĥ.
La fiŝriĉa Olenjok estas ŝipebla ekde Suĥana tra 965 km. Apud la rivero troviĝas la urboj Olenjok, Suĥana, Taimilir, Sklad, Ust-Olenjok kaj Buolkalaĥ.