Olga Gyarmati [djarmati], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyarmati Olga estis hungara pafisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Várkonyi Tamásné kaj Aczél Tamásné [vArkonji tamAŝnE, acEl]. Ŝia plej konata edzo estis Tamás Aczél.

Olga Gyarmati
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1924 (1924-10-05)
en Debrecen
Morto 27-an de oktobro 2013 (2013-10-27) (89-jaraĝa)
en Greenfield
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo atleto
vdr

Olga Gyarmati[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1924 en Debrecen (Hungario), ŝi mortis la 27-an de oktobro 2013 en en:Greenfield, Massachusetts (Masaĉuseco, Usono).

Biografio redakti

Olga Gyarmati maturiĝis en 1945 en sia naskiĝurbo. Ŝi disidis depost la hungara revolucio de 1956, poste ŝi vivis unue en Britio, poste en Usono. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis en 1960. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-1951.

Sporta kariero redakti

Olga Gyarmati komencis sportadi en sia naskiĝurbo (1939-1943), poste ŝi estis atleto en ĉefurba sportklubo (1945-1956). Ŝi estis hungara ĉampiono 31-foje unuoble, stafete aŭ teame en mallongdistancaj kuroj (ankaŭ stafete), barierkurado, altosalto, longosalto, klasika pentatlono, globĵetado, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1947-1956 31-foje kaj ŝi kreis hungarajn rekordojn 24-foje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo en longosalto (1948).

Fontoj redakti

Referencoj redakti