Olingo estas esperantido proponita de Rusel Stewart Jaque en 1944. La libro pri la lingvo estis eldonita de faka eldonejo pri mistikaĵoj, eble pro tio, oni nomis lin "lingva ĉarlatano" en tiama revua recenzo. Ĝi estas evoluinta formo de Globaqo.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

Ĝi uzas latinan alfabeton escepte de "K". Malsame al Esperanto:

  • C oni uzas nur en digrafo CH, kiu havas sonon /c/;
  • J havas sonon /ĝ/;
  • Q havas sonon /k/;
  • Sh havas sonon /s/;
  • Th havas sonon /t/;

Morfologio redakti

Estas difina artikolo LA kaj nedefina UNA.

Ĝi alprenas multajn vortojn el neeŭropaj lingvoj kaj forigas la ĉapelitajn literojn. La aŭtoro kritikas la troan malfacilecon de afikssistemo de Ido, sed Olingo uzas pli da afiksoj ol Esperanto kaj Ido.

Adjektivoj finiĝas per -a; adverboj per -e; substantivoj per -o.

Pluralon de substantivoj oni faras per -n. Ne estas akuzativo, sed estas genitivo finiĝanta per 's.

La verboj finiĝas per -i kaj estas la estanta, estanta kaj estonta participoj en -ita; -ata kaj -ota. La infinitivo de verboj estas indikata per prepozicio "al".

Nombroj (1-10): unu du tri qar qin ses sep oq non deq

Sintakso redakti

Estas 17 reguloj pri vortordo. Demandoj komencas per Qu.

Specimenoj redakti

La Viro e Hia Du Amatinon

Una mezeldida viro, woa haro av-qomensita al turni gra, qortita du virinon be la simla tempo. Unu de linu urita juna; e la altra, bone avanzita en yaron. La eldega virino, ahonta al ur-qortita di una viro junega zan shiaego, maqita una qutimo, weneve shia admirulo vizitita shu, al tiri el za porsero de hia negra hareron. La junega, sur la opostiga, ne dezirata al urqomi la andrino de una elda viro, urita eqale zela en removata cha gra harero shi povuta trovi. Tive ji qomita al pasi, to entre linu bo hi tre sonte trovita to hi avita ne una harero sur hia qapo. Ton wo serchi ad plezi chaqorpo plezi naqorpo.





Bibliografio redakti

R. Stewart Jaque
One language
Santa Barbara, J. F. Rowny Press, 1944
64 pp.