Oliveira de Frades

Urbo kaj municipo en Portugalio

Oliveira de Frades estas urbo de Portugalio, situanta en la okcidento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 800 loĝantojn (2021).

Oliveira de Frades
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3680
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 261  (2011) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 8° 10′ U (mapo)40.733333333333-8.1666666666667 [+]
Areo 145,35 km² (14 535 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Oliveira de Frades (Portugalio)
Oliveira de Frades (Portugalio)
DEC
Situo de Oliveira de Frades

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oliveira de Frades [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Oliveira de Frades, kiu havas totalan areon de 147,45 km², kaj 10 261 loĝantojn (2021), subdividita en ok fregezioj. Temas pri unu el malmultaj municipoj de Portugalio kun disigita teritorio, nome en du partoj, unu ĉefa, pli granda, kie estas la urba sidejo, kaj alia pli malgranda, iom sudoriente, kiel eksklavo por la fregezio Arca e Varzielas.

La ĉefa municipa teritorio limas nordoriente kun São Pedro do Sul, sudoriente kun Vouzela, sudokcidente kun Águeda, okcidente kun Sever do Vouga kaj nordokcidente kun Vale de Cambra. La pli malgranda teritoria parto (eksklavo) limas norde kaj nordoriente kun Vouzela, sude kaj sudokcidente kun Tondela kaj okcidente kun Águeda. La teritorio (escepte fregezio São João da Serra) estas sude de la rivero Vouga, dum la sidejo mem estas iom okcidente de la urbo Vouzela, kaj ambaŭ urboj estas iom norde de la aŭtoŝoseo A-25 kiu ligas kun Viseu sudoriente.

Historio redakti

 
Dolmeno de Arca.

Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

La areo de Oliveira de Frades estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. Oliveira de Frades estas municipo kreita en 1836 per disigo de la iama municipo Lafões en la aktualaj municipoj Oliveira de Frades, São Pedro do Sul kaj Vouzela. Pri la historia rilato de la areo al ekleziuloj atestas la loknomo Oliveira de Frades, nome Olivarbo de la Monaĥoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis preskaŭ 11 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 9 000 loĝantoj.

Submunicipoj redakti

Oliveira de Frades havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Oliveira de Frades.
  • Arca e Varzielas (eksklavo)
  • Arcozelo das Maias
  • Destriz e Reigoso
  • Oliveira de Frades, Souto de Lafões e Sejães
  • Pinheiro
  • Ribeiradio
  • São João da Serra
  • São Vicente de Lafões

Vidindaĵoj redakti

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Dolmenoj de Arca aŭ Pedra dos Mouros (Ŝtono de la maŭroj) kaj de Antelas (kun internaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj)
  • Pedra das Ferraduras Pintadas (Ŝtono de pentritaj hufumoj) en Destriz
  • Preĝejoj de Pinheiro de Lafões kaj de Souto de Lafões
  • Blazondomegoj de Fornelo kaj de Quintela en Arcozelo das Maias
  • Pilorio de Oliveira de Frades
  • Fervoja Ponto de Melos en Pinheiro
  • Ŝtono de Rasto dos Mouros en Sejães
  • Arkeologiejoj, inter kiuj megalito de Vale do Poço Redondo kaj funebrejoj Mamoas de Seixa, de Campelos, de Várzea, de Arcas kaj de Portela de Carrazedo en Reigoso
  • Akvorezervejo de Ribeiradio

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oliveira de Frades en la portugala Vikipedio.