Oliver Fisher WINCHESTER (n. 30-an de novembro 1810 en Boston, m. 11-an de decembro 1880 en New Haven, Connecticut) estis konata usona komercisto kaj politikisto. Lia entrepeno evoluigis la vinĉestro-pafilon.

Oliver Winchester
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1810 (1810-11-30)
en Bostono
Morto 11-an de decembro 1880 (1880-12-11) (70-jaraĝa)
en New Haven
Tombo Konektikuto vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Samuel Winchester vd
Infanoj William Wirt Winchester vd
Profesio
Okupo entreprenisto • politikistoĉarpentistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Winchester komencis la komercadon en Baltimore per virmoda vendejo. En 1848 li ekfunkciigis uzinon en New Haven, kie li produktis frakĉemizojn. La komercaj sukcesoj ebligis pos li aĉeton de Volcanic Repeating Arms Company en 1857, kiu entrepreno havis sidejon en New Haven kaj produktis ripet-pafilojn. Winchester reorganizis la fabrikon kiel New Haven Arms Company poste en , 1867 kiel Winchester Repeating Arms Company.

Oliver Winchester

La ripetpafilon Henry ellaboris la uzingvidanto kaj ĉefkonstruktoro B. T. Henry. Li patentigis tiun ripet-pafilon en 1860 kaj tiu tre disvastiĝis dum la dum la interna milito. La Modelo 1866 estis tre sukcesa kaj la turka registaro aĉetis el ĝi ekde 1870 ĉ. 50000. Tiu kontrakto seavis la firmaon antaŭ la bankroto.

Ĝi estis antaŭulo de la vinĉestro-pafiloj. Ankaŭ fama produkto estis la ŝatata pafilo de prerianoj, la Model 73.

Winchester aĉetis la patentojn de la American Repeating Rifle Company, kaj la Spencer Repeating Rifle Company kaj la patenton de kulaspiŝta ripetpafilo de Benjamin B. Hotchkiss. Per tiuj patentoj li pligrandigis merkatan proporcion de sia firmao.

Winchester vicguberniestro de Connecticut inter 1866 - 1867. Post morto de Oliver Winchester, la entreprenon transprenis sia filo William Winchester kiu mortis sekvajare en tuberkulozo. La firmaon transprenis bofrato de Winchester William Converse kaj bofilo Thomas Gray Bennett. Benett dungis John Moses Browning kiu evoluis inter 1894 kaj 1900 ĉiun vinĉestropafilon. Post la unua mondmilito, la Bennett-kalno perdis la kontrrolon pri la entrepreno, ĝin transprenis banko-grupo, poste municia konzerno "Western Cartridge", gvidata de la Olin-familio (ekde 1931). Hodiaŭ la entrepreno apartenas al Fabrique Nationale d'Armes de Guerre kaj nomiĝas "U.S.Repeating Arms Company".

Li estis fama pro siaj donacoj, li apogis ĉefe la Universitaton de Yale.

La edzino de William Winchester (Sarah) kredis, ke la familion persekutas la spiritoj de la mortintoj, pafitaj per la vinĉestroj. Tiel ŝi translokiĝis al Kalifornio kaj konstruigis vilaon kun ŝtuparoj kaj pordoj, kiuj kondukas al nenio. Tiel volis ŝi misvojigi, ĝeni la spiritojn kaj eviti ilian venĝon.