Olivone (komunumaro)
La komunumaro Olivone estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Blenio. Ĝi havis 1667 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Blenio.
Komunumaro Olivone | |
---|---|
subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Blenio |
Ĉefloko | Blenio |
Koordinatoj | 46° 31′ N 8° 56′ O / 46.517 °N, 8.933 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ N 8° 56′ O / 46.517 °N, 8.933 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1667 (2011-12-31) |
Areo | 263,90 km² |
Loĝantardenseco | 8 loĝantoj/km² |
Geografio redakti
La komunumaro Olivone konsistas el la supra parto de la Valo de Blenio kaj limas en nordo al Kantono Grizono.
Trafiko redakti
Tra la komunumaro kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans la Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinioj laŭlonge de la pasejvojo kaj al la flankaj valoj la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La komunumaro Olivone estiĝis kiel administra subunuo de la Distrikto Blenio en la jaro 1803 post la kreo de la Kantono Tiĉino. En la jaro 2006 ĉiuj ĝis tiam aŭtonomoj komunumoj de la komunumaro nome Aquila, Campo (Blenio), Ghirone, Olivone kaj Torre kuniĝis al la nova komunumo Blenio.
Komunumoj de la komunumaro Olivone redakti
La komunumaro Olivone konsistas ek de 2006 el nur 1 komunumo, nome Blenio:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Blenio | 1667 | 263.9 | 5049 | |
Totale | 1 | 1816 | 61,7 | -- |
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Olivone – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)