Olle Olsson

sveda esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Olle OLSSON (naskiĝis en 1909, mortis la 13-an de oktobro 2003) estis sveda esperantisto, honora membro de UEA kaj de ILEI en Svedio.

Olle Olsson
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1909 (1909-01-08)
Morto 13-an de oktobro 2003 (2003-10-13) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Frat(in)o Nils Olsson
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Esperanton li lernis fine de la 1920-aj jaroj kune kun sia frato Nils Olsson. En 1930 li fondis E-klubon de Lund (kies honora membro li fariĝis en 1936). Poste li kreis Studentan Klubon de Lund, kaj li prizorgis ĝin preskaǔ ĝis sia morto. Eĉ dum siaj lastaj jaroj en hejmo por maljunuloj li gvidis esperantokursojn. Kiel profesia instruisto li gvidis multajn E-kursojn kaj estis unu el la pioniroj de ILEI. De 1965 gis 1982 li plenumis la taskojn unue kiel dua sekretario kaj ekde 1974 kiel kasisto de ILEI. Dum multaj jaroj li estris la Svedan sekcion de ILEI. Por helpi junulojn partopreni en internaciaj aranĝoj li kreis kun aŭstria donacinto Fondaĵon Erika Linz.

Li estis estrarano de la Sveda Sekcio de KELI, kelkjare kiel prezidanto, kaj li estis prezidanto de Suda Distrikto de Sveda Esperanto Federacio 1963-1983. Dum tiuj jaroj la laboro estis tre vigla kun kunvenoj, seminarioj kaj kursoj.

Dum jardekoj li kunaranĝis Dan-Svedajn Tagojn.

Li heredigis monon al Fonduso Olle Olsson por informo kaj disvastigo de Esperanto.