Olli REHN (Pri tiu ĉi sono prononco) (naskiĝis la 31-an de marto 1962 en Mikkeli) estas finna politikisto. Lia partio estas Finnlanda Centro, kies EU-parlamentanoj membras en la liberala-demokrata alianco.

Olli Rehn
Persona informo
Olli Rehn
Naskiĝo 31-an de marto 1962 (1962-03-31) (62-jaraĝa)
en Mikkeli,  Finnlando
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Macalester College • Universitato de Helsinko • Kolegio Sankta Antonio vd
Partio Finnlanda Centro vd
Profesio
Okupo politikisto • futbalisto • politika ekonomikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloHelsinko vd
En TTT Oficiala retejo vd
EU-Komisionano
por  Finnlando
Dum 20042014
Antaŭulo Erkki Liikanen
Sekvanto Jyrki Katainen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis membro de la Eŭropa Komisiono ekde 2004, vicprezidanto ekde 2011. Unue li oficis kelkajn monatojn en la Komisiono Prodi, kie li respondecis pri entreprenoj kaj informa socio, transpreninte la taskon de sia samlandano Erkki Liikanen. La 22-an de novembro 2004 li eklaboris kiel komisionano respondeca pri larĝiĝo de la Unio en la unua Komisiono Barroso. En la dua Komisiono Barroso, kiu eklaboris la 10-an de februaro 2010, li estis membro respondeca pri ekonomio kaj monaj aferoj.