Olly RITTERBAND (naskita kiel Olly Czitron la 28-an de decembro 1923 en Miercurea Nirajului) estas juda pentristo el Rumanio.

Olly Ritterband
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1923 (1923-12-28)
Morto 1-an de januaro 2011 (2011-01-01) (87-jaraĝa)
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ŝia familio vivis en grandparte hungara regiono de Rumanio; ŝia patro estis komercisto. En 1944 la familio estis pro sia judeco arestita de germanaj kaj hungaraj nazioj kaj malliberigita en Auschwitz.

Olly Czitron postvivis ne nur la kaptitecon, sed ankaŭ piediran transportadon (amas-marŝadon) al koncentrejo Bergen-Belsen en januaro 1945. Post sia liberiĝo en aprilo 1945 ŝi iris al Stokholmo kaj laboris kiel fotisto. En 1950 ŝi transloĝiĝis al Kopenhago. En la 1960-aj jaroj ŝi komencis pentradon kaj laboron per vitraj mozaikoj. En siaj artaĵoj ŝi provis esprimi siajn sentojn pri la koncentrejaj teruroj.

En 1999 ŝi verkis pri siaj travivaĵoj libron kun la titolo "Will to survive" (angle: la volo pluvivi).

Eksteraj ligiloj redakti