Olmedillo de Roa
Olmedillo de Roa estas vilaĝo kaj municipo, en la sudokcidento de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La loknomo Olmedillo de Roa estas komprenebla kiel Ulmeto de Roa, alude al Roa, iama grava urbo.
Olmedillo de Roa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 186 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 47′ N, 3° 56′ U (mapo)41.783055555556-3.9338888888889Koordinatoj: 41° 47′ N, 3° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 854 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olmedillo de Roa [+] | |||
Geografio redakti
Ĝi havas areon de 26.03 km² kun 190 loĝantoj (2021).
Ĝi perdis preskaŭ 780 loĝantojn ekde la 1940-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ekonomio redakti
Vilaĝo tute dediĉata al la agrikulturo, en la kamparo estas alternataj la cerealoj kaj vitejoj.
Historia heredaĵo redakti
- Preĝejo de Nia Sinjorino de la Supreniro, konstruita en la 16-a jarcento.
Proksime de la vilaĝo troviĝas la baroka ermitejo de la Virgulino de la Basardilla.
Patronaj Festoj redakti
- Sankta Semajno.
- La Sankta Triunuo
- Naskiĝo de Nia Sinjorino de Basardilla.
Eksteraj ligiloj redakti
- Olmedillo de Roa Arkivigite je 2005-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Elaera foto de Olmedillo de Roa[rompita ligilo]
- Popolo de Olmedillo