La Olomao (Myadestes lanaiensis) estas eta malhela solulo, tio estas birdo de la familio de Turdedoj, endemia de la insuloj Maui, Lanai kaj Molokai en Havajo, kaj estas birdo kiu probable estas formortinta. Ĝi estas ĝis 7 colojn longa. Maskloj kaj inoj aspektas simile. Ĝi estas malhelbruna supre kaj griza subel kun nigrecaj kruroj. Ĝi estas proksime parenca kun la aliaj specioj de havajaj turdoj, nome la Puaiohi (M. palmeri) , la Omao (M. obscurus), kaj la probable formortinta Kamao (M. myadestinus).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olomao
Olomao
Olomao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Myadestes
Specio: M. lanaiensis'
Myadestes lanaiensis'
(Wilson, 1891)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties kanto konsistas el kompleksa melodio de flutecaj notoj, likvida pepado kaj gorĝeca fajfado. La alvoko estas miaŭeca raspo kun alternaj altatonaj notoj similaj al la polica fajfado. Tiu birdo loĝas en densaj ravinoj, kie ĝi ĉeestas la subbranĉaron kie ofte ripozas senmova laŭ kurbigita sinteno. Kiel ĉe aliaj indiĝenaj havajaj turdoj, tiu ekmontras siajn flugilojn kaj manĝas ĉefe fruktojn kaj insektojn.

La Olomao estas ankoraŭ klasita kiel Draste Endanĝerita pro la ebleco ke ekzistus ankoraŭ nur malgrandega populacio aŭ eĉ solaj individuoj. La lastaj certaj vidaĵoj okazis en Molokai en 1980 en la Rezervejo Kamakou, kaj en 1933 en Lanai. Malfrue en la 1800-aj jaroj, oni konsideris ĝin komuna aŭ abunda en la tri insuloj, sed terklarigado, kaj setlejo kaj disvolvigo de la urbo Lanai, kaj la birda malario enmetita siavice de enmetitaj moskitoj onigis la populaciojn de tiu birdo. Enmetitaj bestoj kiaj sovaĝaj aproj (kiuj kreas flakojn per siaj tordiĝoj por reproduktado de moskitoj) helpis la specian formorton.

Sistematiko redakti

Birdoj de Maui povis esti konstituintaj separatan subspecionrason, sed formortiĝis antaŭ ebloj studi ilin. Oni agnoskas du subspeciojn:

  • M. l. lanaiensis – Lanaia turdo
  • M. l. rutha – Molokaia turdo

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti