Oloví

urbo en Ĉeĥio

Oloví (germane Bleistadt) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, en regiono Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 1 620 loĝantoj (2023). Ĝi troviĝas en duono de survoje inter Sokolov kaj Kraslice, super rivero Svatava. Ĝi estas ĉirkaŭita de grandega, plejparte picea kreskaĵaro.

Oloví
germane Bleistadt
urbo
Vido de sudo
Blazono
Oficiala nomo: Oloví
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Kraslice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Oloví
 - alteco 528 m s. m.
 - koordinatoj 50° 15′ 05″ N 12° 33′ 32″ O / 50.25139 °N, 12.55889 °O / 50.25139; 12.55889 (mapo)
Areo 19,05 km² (1 905 ha)
Loĝantaro 1 620 (2023)
Denseco 85,04 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 07
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560588
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oloví
Retpaĝo: www.olovi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichovice, Dolní Nivy, Rotava, Krajková kaj Kraslice.

Historio redakti

Oloví fondis Štěpán Šlik (1487–1526), la preciza dato de la fondo ne estas konata. Šlikidoj estis signifaj minejaj entreprenistoj. Ili proprumis minejojn por arĝento en Přísečnice, Boží Dar, Vejprty kaj en Jáchymov, plu minejojn por plumbo en Měděnec, Jáchymov kaj Kraslice, por hidrargo en minejoj en Luby, por stano en Jáchymov kaj en Přebuz, por fero en Jáchymov kaj Měděnec kaj minejojn por plumbo en Krajková kaj Oloví.

Post la dua mondmilito komencis forŝovoj de germanoj. La 22-a de marto 1946, estis forŝovitaj 52 personoj, en aprilo 92, en majo 104, en junio 224, en julio 314, en aŭgusto 301, en septembro 94, en oktobro 14 kaj en decembro 2, sume 1205 personoj. Post la forŝovo venis enloĝigi Oloví ĉeĥoj kaj slovakoj el Hungario, Pollando, Francio, Jugoslavio kaj Nederlando. En la jaro 1953 estis alligitaj partoj Hory, Nové Domy kaj Studenec.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 177
18802 194
18901 898
19002 472
19103 664
19213 396
JaroLoĝantoj
19303 589
19501 684
19611 943
19702 266
19802 146
19911 783
JaroLoĝantoj
20011 901
20141 801
20161 774
20171 742
20181 664
20191 672
JaroLoĝantoj
20201 657
20211 557
20221 597
20231 620

Lokaj partoj redakti

Memorindaĵoj redakti

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Oloví – loĝdomaro en ĉirkaŭaĵo de preĝejo de sankta Mikaelo