Olt (rivero)

rivero en Rumanio

Olt (latine Alutus) estas rivero en Rumanio. Ĝi fontas en la Orientaj Karpatoj, trarompas la Sudajn Karpatojn kaj fluas en Danubon ekster la Karpat-baseno. Ĝia longo estas almenaŭ 615 km, laŭ kelkaj pli, depende de mezurado. Ĝi trafluas la jenajn distriktojn: Harghita, Covasna, Braşov, Sibiu, Vâlcea kaj Olt. Ĝia trafluejo tra la Sudaj Karpatoj ĉe Turnu Roşu (ruĝa turo) estas grava trafikvojo inter la centra kaj la suda Rumanio (Eŭropa Vojo 81). Ĝia dekliveco tie servas por produkti elektron. Flankaj riveroj: Râul Negru, Cibin, Lotru, Topolog, Olteţ.

Olt (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 615 km
Fluo
Enfluejo Danubo
Geografio
Landoj Rumanio
Regionoj [[]]
Map
vdr

Ĝia nomo devenas el la latina lingvo kaj signifas "argila". Por la germanlingva loĝantaro ĝi nomiĝas "Alt".

Laŭ la hungara poeto Ady (adi) Olt simbolizas Rumanion. En sia poemo li diras: Havas Danubo kaj Olt komunan voĉon. Laŭ transilvanianoj, frato de Olt estas Mureş, ja ili fontas preskaŭ en la sama loko.