La distrikto Olten estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 51 566 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Olten.

Distrikto Olten
Blazono de la distrikto Olten
Aro apud Olten
Mapo de la distrikto Olten
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Olten
Geografia situo CH1903: 634861 / 244452 (mapo)47.357.9Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 54′ O; CH1903: 634861 / 244452 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 51566  (2010-12-31)
Areo 80,60 km²
Loĝantardenseco 640 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1108
vdr

Geografio redakti

La distrikto Olten situas ĉe la suda flanko de la Soloturna Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Aro. En Olten alfluas al Aro la rivero Dünnern. En la komunumo Däniken en oriento de la distrikto situas la nuklea centralo Gösgen.

Trafiko redakti

Olten estas grava trafiknodo, ĉar kruciĝas tie ĉi la gravaj fervolinioj de Zuriko al Berno, Zuriko al Soloturno kaj Lucerno al Bazelo. Same pasas tra la distrikto la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A2, kiu sur la distrikta teritorio dum kelkaj kilometroj unuiĝas.

Komunumoj de la distrikto Olten redakti

La distrikto Olten konsistas (stato en 2011) el 15 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Olten estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Boningen 705 2.82 2571
  Däniken 2692 5.37 2572
  Dulliken 4712 6.02 2573
  Eppenberg-Wöschnau 309 1.89 2574
  Fulenbach 1634 4.47 2575
  Gretzenbach 2458 5.79 2576
  Gunzgen 1637 3.91 2578
  Hägendorf 4580 13.87 2579
  Kappel SO 2923 5.09 2580
  Olten 17172 11.50 2581
  Rickenbach SO 898 2.80 2582
  Schönenwerd 4719 3.77 2583
  Starrkirch-Wil 1598 1.83 2584
  Walterswil SO 725 4.53 2585
  Wangen ĉe Olten 4804 6.94 2586
Totale 15 51566 80,60 1108

Historio redakti

La distrikto Olten estiĝis el la voktejo Olten, kiu estis kreita en la jaro 1623, kiam partoj de la voktejo Gösgen estis apartigitaj kaj atribuitaj al la urbo Olten. Dum la tempe de la Helveta Respubliko la distrikto Olten estis gradigita per aldono de komunumoj, kiuj antaŭe apartenis al Gäu. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti