Omano

mezorienta lando

Omano (Araba: عمان‎ transliterigo: Omman), oficiale Sultanlando Omano (arabe سلطنة عُمان‎, transliterigo: Saltanat Omman), estas araba lando en sudokcidenta Azio sur la sudorienta marbordo de la Arabia Duoninsulo. Omano havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, inkluzive de 550,000 eksterlandanoj, plejparte loĝantaj en urboj, kaj preskaŭ la duono loĝas marborde[1]. Laŭ religio 75% de la omananoj estas ibadioj. La ĉefurbo estas Masqat (Maskato).

Omana Sultanlando
سلطانة عمان
Sultānat 'Umān

Flago de Omano

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nashid as-Salaam as-Sultani
La situo de Omano
suverena ŝtatolandosultanlando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Maskato
Oficiala(j) lingvo(j) Araba
Uzata(j) lingvo(j) moderna norma araba lingvo, Bathari, Shihhi Arabic, Dhofari Arabic, angla lingvo, omana araba lingvo, Kumzaria lingvo, Mehri, Hobyót, Harsusi, Luwati, Shehri
Plej ofta(j) religio(j) (ibadia) islamo
Areo 212,457 km²
Loĝantaro 3.001.583 (2018)
Loĝdenso 12,3 loĝ./km²
Horzono UTC 4
Interreta domajno om
Landokodo OM
Telefona kodo +968
Plej alta punkto Jebel Shams
Plej malalta punkto Majlis al Jinn
Politiko
Politika sistemo Absoluta monarkio
Ŝtatestro Hajtam bin Tarik Al Sa'id
Ĉefministro Hajtam bin Tarik Al Sa'id
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 1971
Ekonomio
Valuto Omana rialo (OMR)
vdr
Mapo de Omano.
Mapo de Omano.

La lando estas monarkio kaj membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj la Golfa Koopera Konsilo kaj vivas en paco kun ĉiuj aliaj landoj en la mezoriento. UN-raporto citas Omanon kiel la lando, kiu povis plej multe plibonigi sian socian kaj ekonomian situacion dum la lastaj 40 jaroj[2].

Historio redakti

Dum jarcentoj, Omano estis centro por komercistoj. En 1508 Maskato, la nuna ĉefurbo, estis okupita de la portugaloj. La portugaloj postlasis multajn ŝpurojn de ilia 150-jara regado en la lando, kiel ekzemple la fortikaĵoj kaj malnovaj portugalaj domoj en Maskato kaj Muttrah. Ili gardis la kontrolon super la lando ĝis Omano estis konkerita fare de la otomanoj kaj fariĝis en 1659 parto de la Otomana Imperio. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC) havis komercan agentejon en Maskato inter 1672 kaj 1675. En 1741 la otomanoj estis forpelitaj de Achmed Ibn Said, kiuj formis dinastion de sultanoj, de kiuj la nuna sultano ankoraŭ devenas.

Komence de la 19-a jarcento Omano elkreskis al grava potencfaktoro, kun posedaĵoj en Persujo, Baluĉio kaj Zanzibaro. Kiel grandpotenco, la lando komencis diplomatiajn rilatojn kun Britio en 1801. La britoj uzis la internajn dividojn ene de la gvida omana familio kaj iom post iom transprenis la realan aŭtoritaton. La imperio kaj la fremdaj areoj estis perditaj kun la plej lasta Zanzibaro en la jaro 1890. Omano fariĝis brita protektorato en 1891 kaj ĝin restis ĝis 1971.

En 1970, sultano Said ibn Taymour, de despota naturo, estis forpelita fare de sia filo, la aktuala sultano Kabus ibn Sa'id Al Sa'id. Kabus entreprenis la ekonomian pliboniĝon de la lando, subtenante pacon kun ĉiuj aliaj landoj de la Mezoriento. En 1980, la Sultano konsentis la ĉeston de usona armea aerbazo sur la insulo Masirah, kiu poste estis uzita por operacioj en la Persa Golfo.

Kabus ibn Sa'id Al Sa'id (arabe قابوس بن سعيد آل سعيد Qābūs b. Saʿīd Āl Saʿīd) estis ekde la 23-a de julio 1970 ĝis sia morto en 10-an de januaro 2020 sultano de Omano. Posteulo estas lia kuzo Hajtam ibn Tarik Al Sa'id.[3]

Geografio redakti

Omano havas superfacon de 309.500 km². Ĝi havas landlimojn kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj (UAE) nordokcidente, Saud-Arabio okcidente kaj Jemeno sudokcidente. La marbordo de Omano estas formita per la Araba Maro sude kaj oriente kaj la Golfo de Omano nordoriente.

Klimato redakti

Kuitime varmega klimato kun malmultege da pluvado. Ĝi estas diversa kun humidaj marbordaj areoj kaj sekaj varmaj temperaturoj enlande. En la dezerto la temperaturo povas atingi ĝis 54 °C en la somero.

Administra strukturo kaj demografio redakti

Omano estas absoluta monarkio. La sultano (Qābūs) proklamis ĉiujn leĝojn. La lando ne havas konstitucion, sed jes bazan leĝon, kvazaŭ antaŭkonstitucio. Ne ekzistas politikaj partioj, sed la parlamentanoj reprezentas ĉiun sian propran popolon[4].

 
La subdivido de Omano

Omano estas subdividita en dek unu Muhafazat (speco de registaroj) ekde oktobro 2011[5] (muhafaza, plurale : Muhafazat). Ĉi tiuj estas siavice subdividitaj en distriktoj (wilayat)[6]. Sub la Muhafazat estas provincoj.

Plej grandaj urboj redakti

Politiko redakti

La ministroj kaj la du naciaj parlamentoj enoficigitaj de la sultano havas nur konsilan funkcion. Omano ne konas politikajn partiojn kaj la kandidatoj estas elektitaj je personaj kapabloj. Virinoj havas aktivan kaj pasivan voĉdonrajton.

Omanigo redakti

 
La palaco de la sultano en Muscat.

Omanigo signifas la anstataŭigo de gastlaboristoj fare de civitanoj de Omano sur enlandaj laborpostenoj. Omanigo devas certigi ke ĉiu civitano havu laboron kaj ke la lando dependu malpli de eksterlandaj laboristoj. Kiel ĉefa obstaklo al plua omanigo, la registaro malkovris ke eksterlandaj pint-manaĝeroj preferas kontrakti siajn samlandanojn. Sekve, unu el la celoj de la omanigo estas ankaŭ la dungado de pint-manaĝeroj el Omano. [32]

Ekonomio redakti

Nafto : Omana ekonomio forte dependas de la eksporto de nafto. Omano havas nafton kies rezervoj estas pli grandaj ol tiuj de la apuda Jemeno, sed pli malgrandaj ol en aliaj apudaj landoj.

Pokapa GNP: 4.820 $.

 
Fortikaĵo Nakhal

Turismo : plej multaj okcidentaj turistoj vizitas la landon inter oktobro kaj aprilo, sed vizitantoj de la regiono preferas la pluvan sezonon.

Transporto redakti

Ekzistas 130 flughavenoj en Omano, la ĉefaj troviĝas en Maskato kaj en Salala. La centra flughaveno situas en Sib proksime de la ĉefurbo Maskato. De la flughaveno en Salala foriras nur kelkaj flugoj al najbaraj landoj.

Naturo redakti

 
Wahabi sabloj - dezertoj kun altaj dunoj.

Biogeografie la lando troviĝas en la Sudaraba ekoprovinco el la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi i.a. enhavas ekoregionon kiu estas nomata ontaraj duonarbaroj de Al Hajar Al Gharbi.

Kulturo redakti

Heredaĵo: Maskato, Nizva, Salalah, Musandema duoninsulo. La libro de Collin, Richard Oliver : "The man with many names" (St. Martin's Press, 1995) havas romano kun Omano en la fono. La nacia festotago estas la 18-a de Novembro.

Aŭtentike omane oni manĝas surplanke sidante sur tapiŝo. Estas kusenoj por sin apogi kaj la ŝuoj restas ĉe la pordo.

Komunikado redakti

Omano tenas la plej multajn televidajn kaj radiajn kanalojn. La unua privata radio-elsendejo komencis ekfunkcii en 2007. La ricevado de satelitaj kanaloj estas permesata.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo de Omano estas la moderna normiga araba, sed kvankam ĝi estas la skriba kaj instrua lingvo, estas la omana dialekto, kiu estas parolata de araba parolantaro de Omano. Ethnologue eldonas karton kun la superrigardo de la lingvoj en Omano. Pro la alta elcentaĵo de eksterlandaj laboristoj troviĝas multaj lingvoj parolataj en Omano. En 2016 jam pli ol 71 procentoj de la loĝantaro havis aliron al interreto[7].

Referencoj redakti

  1. (angla) Country Reports on Human Rights Practices, U.S. Department of State, Bureau of Democracy, Human Rights, and Labor, 2003, la 25-an de Februaro 2004
  2. (angla) Media | Latest News | Announcements | Human Development Reports (HDR) | United Nations Development Programme (UNDP), la 9-an de Novembro 2013,
  3. His Majesty Haitham bin Tariq sworn in as new Sultan of Oman, Times of Oman, 11a de januaro 2020 (angle).
  4. (angla) Fona Noto: Omano  (antaŭaj eldonoj) 2010. US Department of State.
  5. (angla) Seven new administrative division of Oman, Khaleej Times, la 29-an de Oktobro 2011.
  6. (angla) Governorates of Sultanate Of Oman Arkivigite je 2013-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
  7. (angla) Internet Users by Country (2016) - Internet Live Stats, alirite la 11-an de aŭgusto 2018.

Eksteraj ligiloj redakti