Omar Bongo

prezidento de Gabono (1967–2009)

Omar BONGO, oficiala nomo El Hadj Omar Bongo Ondimba, naskiĝis la 30-an de decembro 1935 en Levajo (Lewaï, nun Bongoville; tiam Ekvatora Franca Afriko, aktuale Gabono) — mortis la 8-an de junio 2009 en Barcelono, estis la dua prezidento de la Respubliko Gabona, ekde la 2-a de decembro 1967 ĝis sia morto.

El Hadj Omar Bongo Ondimba
Omar Bongo dum vizito al G.W.Bush. majo 2004
Omar Bongo dum vizito al G.W.Bush. majo 2004
Antaŭulo Léon M'ba
Sekvanto Rose Francine Rogombé
Persona informo
Omar Bongo Ondimba
Naskonomo Albert-Bernard Bongo
Naskiĝo la 30-an de decembro 1935
en Lewai, Ekvatora Franca Afriko
Morto la 8-an de junio 2009
en Barcelono, Hispanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto • small intestine cancer vd
Tombo Franceville vd
Religio Islamo
Nacieco batekeo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioGabono vd
Partio Gabona Demokrata Partio
Familio
Edz(in)o Louise Mouyabi Moukala (1955-1959), Patience Dabany (1959–1986),[1] Edith Lucie Bongo (1990–2009)
Infanoj filo Ali Bongo Ondimba k.a. (entute pli 30)
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Akuzoj pri malversacioj redakti

En la 1960-aj jaroj li enoficiĝis kun subteno de la franca registaro, sed poste Bongo plurfoje estis akuzita pri luksaj nemoveblaĵoj kiujn li aĉetis en Francio supozite je mono malversaciita de la ŝtato.[2] Li mem ĉiam neis tiun. Ĉe tio ĝis sia morto li havis bonajn rilatojn kun ĉinaj kaj francaj aŭtoritatoj. Bongo 11-foje vizitis Ĉinion[3] kaj francaj entreprenoj, laŭ diroj de amaskomunikiloj, estis «dorlotitaj» en Gabono.[2][4]

Omar Bongo estis la reganto dum 41 jaroj, havinte la plej longan mandaton en Afriko.

Malsano kaj morto redakti

La 6-an de majo 2009 Omar Bongo diris, ke li intertempe interrompas siajn oficialajn devojn tiel, ke li povus ripozi kaj funebri la morton en marto de Edith Lucie Bongo Ondimba, sia edzino. Oficiale estis deklarite, ke li metis sin en la malsanulejon de Quirón en Barcelono por kuraca ekzameno. Kelkaj fontoj asertis, ke la prezidanto estis kuracata pro intesta kancero. La 8-an de junio 2009 ĉ. 2:30 posttagmeze Omar Bongo forpasis pro korhalto ĉe la malsanulejo de Quirón.[5]

Referencoj redakti

  1. David E. Gardinier, "Gabon: Limited Reform and Regime Survival", in Political Reform in Francophone Africa (1997), ed. John F. Clark and David E. Gardinier, page 147 angle
  2. 2,0 2,1 Anne-Cécile ROBERT. Afriko laŭ Prezidanto Sarkozy esperante
  3. Hu Jintao sendis kondolencan mesaĝon al Gabono pro forpaso de gabona prezidento[rompita ligilo] esperante
  4. Djémil KESSOUS. Iu granda kontraŭtotalisma batalanto : Sro Bernard-Henri Lévy[rompita ligilo] esperante
  5. Mortis Omar Bongo[rompita ligilo] esperante