Omar SHARIF (originale Michael Shalhoub (10-an de aprilo 1932 en Aleksandrio, Egiptio - 10-an de julio 2015 en Kairo, Egiptio) estis egipta aktoro; li rikoltis la sukcesojn per sia alloga, vireca aspekto.

Omar Sharif
Persona informo
عمر الشريف
Naskonomo ميشيل يوسف ديمتري شلهوب
Naskiĝo la  10-an de aprilo 1932(nun 1932-04-10)
en Egiptio Aleksandrio, Egiptio
Morto la 10-an de julio 2015 (83‑jara)
en Egiptio Kairo, Egiptio
Mortis pro deprimo vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Al-Sayeda Nafeesah Mosque vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaanglagrekahispanaportugalaitalafrancajapanarusa vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Victoria College • Universitato de Kairo vd
Familio
Patro Joseph Chalhoub vd
Edz(in)o Faten Hamama (1954-1974)
Infanoj Tarek Sharif vd
Profesio
Alia nomo عمر الشريف vd
Okupo aktoro • filmaktoro • verkisto • briĝisto • verkisto de nefikcio • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado • briĝofilmo vd
Aktiva dum 1954 - 2015
Verkado
Verkoj Doctor Zhivago ❦
Lawrence of Arabia vd
Aktorado
Premio Ora Globo
Plej promesiga novulo - viro
1962 - Lawrence of Arabia
Plej bona aktoro en apuda rolo
1962 - Lawrence of Arabia
Plej bona aktoro
1965 - Doctor Zhivago
César
Plej bona aktoro
2003 - Monsieur Ibrahim
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en anglaj lernejoj de Kairo. Li komence rolludis sen ia ajn aktora edukado; li iĝis baldaŭ la plej populara kinostelulo de la arablingva areo, poste li fondis kun sia edzino Fatem Hamama propran filman entreprenon.

Oni ekatentis pri li en Hollywood fine de la 1950-aj jaroj. La mondsukceson por li portis la filmo Lawrence of Arabia (Laŭrencio de Arabio) de David Lean, prezentita en 1962. Lian sekvan gravan rolon donis same Lean en la filmo de Doctor Zhivago ("Doktoro Ĵivago"; 1965). Li poste ludis en gravaj usonaj filmoj kiel Funny Girl (1968) aŭ Mackenna's Gold (1969).

Li ludis en Eŭropo en filmo Mayerling (1968) de la brita Terence Young, en Le Casse (1972) de la franca Henri Verneuil kaj en Isla misteriosa (1973) de la hispana Juan Antonio Bardem.

Unu el lastaj gravaj roloj estis en filmo Les possédés (1988) de Andrzej Wajda (adaptado de Dostojevskij-verkaĵo en Francio). En la 1990-aj jaroj li aperis ĉefe en televidaj filmoj. En 2003 li ludis la ĉefrolon de Monsieur Ibrahim et les fleurs du Coran.