OmegaWiki (antaŭe WiktionaryZ (WZ), antaŭe Ultimate Wiktionary (UW)) estas kunlabora projekto celante produkti liberan multlingvan vortaron en ĉiuj lingvoj, kun leksilogiaj terminologiaj informoj kaj tezaŭro. OmegaWiki ankaŭ estas la unua apliko de la teĥnologio Wikidata ([1]), kiu enportas la koncepton rilata datumbazo al MediaWiki.

Historio redakti

La unuaj paŝoj al « OmegaWiki » estis faritaj la 30-an de aŭgusto 2004 kiam la unuaj ŝablonoj estis enmetitaj en la itallingvan Vikivortaron. Ĉi tiuj ŝablonoj poste ebligis pli rapidan interŝanĝon de plenaj vortlistoj de iulingva Vikivortaro al alilingva.

Tiam du kontribuantoj de la ital- kaj nederland-lingvaj Vikivortaroj ekserĉis rimedojn igi pli produktiva la tempon de la gekontribuantoj. Klare estis ke kopiadi kaj algluadi listojn el iu vikivortaro al alia estis senefika erarfonto plilongigante la necesan tempon por fari korektojn. Kun apartaj Vikivortaroj la probableco, ke iu aparta traduko estu malsinkronizigita de unu versio al alia kreskas eksponente por ĉiu vikivortaro kreita en nova lingvo.

Logika sekvo estis loki tiujn datumojn en komunan lokon. Projekto titolita « Ultimate Wuiktionary » ekpaŝis. En decembro 2004, la bazaj funkcioj estis klaraj : etendo de la softvaro MediaWiki konstruita sur la projekto Wikidata.

Dum la sekvantaj jaroj, dum la programado de la softvaro komenciĝis, multaj ŝanĝoj estis faritaj al la datumbazo, kaj apartaĵoj de lingvoj kiaj la ĉina, la korea, la araba, la rusa, kaj la signolingvo estis konsiderataj.

Kontraste kun la Vikivortaroj OmegaWiki ebligos la elŝuton de la datumoj precipe por la reuzo en aliaj programoj. Ekzemple la programo TAO (komputile helpata tradukilo), la vortaraj programoj sur lokaj komputiloj kaj ortografiaj korektiloj.

Momente prototipo estas ret-alirebla. La datumoj de la multlingva tezaŭro GEMET estis importitaj kiel unuaj datumoj kaj la gekontribuantoj ekaldonadas aliajn vortojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti